Grotte de Rosée

Belga grotaro situanta en Wallonie (1906).
Oficialnomo: Grotte de Rosée [ʼgrɔt ʼdǝ roʼze:].
Situo: provinco Liège, arondismento Huy, urbo Engis, sekcio Éhein-Bas.


Alirebla nur por la esploristoj, la Grotte de Rosée konsistas el vasta reto de ĉambroj kaj galerioj kiuj interkruciĝas sur pluraj niveloj laŭlonge de subtera rivero, kie estas interesa aro da mirindaj konkrecioj (stalagmitoj kaj stalaktitoj) kaj kaverna faŭno.