Belga televidaĵo originanta el Wallonie (1965).
Oficialnomo: Le Jardin Extraordinaire [ʼlǝ ʒarʼdɛ̃ ɛksʼtra,ɔrdiʼnɛ:r].
bildo © Le Jardin Extraordinaire
Televidaĵo de la medio kaj la naturo, Le Jardin Extraordinaire estas unu el la plej malnovaj programoj (1965) kaj la unua en koloro (1971) de la RTBF, en kiu la parolisto prezentas belgajn kaj fremdajn raportaĵojn pri la faŭno kaj la flaŭro kun specialistoj.