belgitudo

Vorto en uzo en la franclingva Belgio.
• Etimologio: de la francaj vortoj Belgique (Belgio) kaj attitude (sinteno).
• Traduko: belgitude en franclingvo.

La termino belgitudo estas elpensita dum la jaroj 1970-1980. Ĝi enhavas, kun la akra senso de la humuro kiu karakterizas la belganojn, la amplekson de ilia identeca demando. Kiel la sentimento aparteni al tiu Belgio kiu havas siajn proprajn distingilojn. Kaj tio estas precipe determinita per kio ĝi ne estas: la belgano estas nek franca, nek germana, nek nederlanda, sed iom el ĉio samtempe…

Cetere, José FONTAINE, valonan regionistan batalanton kaj filozofon, difinas la belgitudon kun tiuj terminoj: «Estas tio la belgitudo, la ideo ke esti belgano estas havi la identecon de la neidenteco, esti malgranda, eteta, sen dikeco, mezbona, hibrida… ĉiuj malvirtetoj depostulitaj kiel tiaj kaj kiuj, prenitaj sur sin, fariĝas la aktuala belga gloro. Tio ne estas nur neado de la Wallonie, estas la neado de ĉiu apartenado, la akcepto de la senenhaveco, de la sensencaĵo, de la vagado, de la senkulpiga ordono, de la senenhaveco kiel se estas la pleneco.»

Resume, la belgitudo signifas esti belga kaj montri ĝin.