LINZE Georges

Belga verkisto el franclingva esprimo (Liège 1900 – 1993).
• Plennomo: Georges LINZE.
• Prononco: [ʼʒɔrʒ ʼlinz].


Profesie Georges LINZE estas instruisto kaj lernejestro. Li fondas la Groupe dʼArt Moderne en Liège kaj la futuristan revuon «Anthologie» (1920-1940) kiu estas internacia sukceso. Cetere, li celebras lirikecon de la moderna vivo en poemaro «Dix-neuf cent trente» (1926).

Rapide Georges LINZE fariĝas la amiko de multnombraj muzikistoj, pentristoj, skulptistoj kaj verkistoj. Li ankaŭ ŝatas la motorciklon kaj vojaĝas tra Eŭropon, Afrikon kaj Azion sur sia maŝino. Intertempe, li publikigas kelkajn romanojn: «Le mystère de lʼenfance» (1934), «Les enfants bombardés» (1936) kaj «Sébastien ou le jeu magique» (1940). Poste, li estas agema en la rezisto dum la Dua Mondmilito. Fine, li estas la edzo de Fernande DESCAMPS, kiu partoprenas al liaj pasioj dum tre multaj jaroj.

Plie, Georges LINZE estas vicprezidanto de lʼAssociation des Écrivains Belges, membro de lʼAcadémie Luxembourgeoise kaj de lʼAcadémie Internationale de Culture Française. Romanverkisto, li provas kombini socialan freskon kaj poezion, en la “spektra analizo” de urbego: «Le Fantôme de Paris» (1958). Liaj tekstoj estas tradukitaj en multaj lingvoj, sendube ĉar ili kortuŝas la homojn en simpla kaj rekta lingvo, kiu iras al la esencon.