Oost Vlaanderen

Belga provinco, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Oost Vlaanderen.
• Prononco: [ʼo:st ʼvlɑndǝrǝn].
• Traduko: Flandre Orientale en franclingvo kaj Ostflandern en germanlingvo.


La provinco Oost Vlaanderen estas la malnova teritorio de la Menapioj, tiame situanta laŭ la marbordo, en Vlaams Gewest. En 1795, post la konkero de la Francio, la departemento Schelde formas la bazon de la aktuala provinco. Ĝia surfaco estas de 2.982 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Gent.



Administracio
La provinco Oost Vlaanderen estas dividita en 6 distriktoj (Aalst, Dendermonde, Eeklo, Gent, Oudenaarde kaj Sint-Niklaas) kaj 65 komunumoj (Aalst, Aalter, Assenede, Berlare, Beveren, Brakel, Buggenhout, Deinze, Denderleeuw, Dendermonde, De Pinte, Destelbergen, Eeklo, Erpe-Mere, Evergem, Gavere, Gent, Geraardsbergen, Haaltert, Hamme, Herzele, Horebeke, Kaprijke, Kluisbergen, Knesselare, Kruibeke, Kruishoutem, Laarne, Lebbeke, Lede, Lierde, Lochristi, Lokeren, Lovendegem, Maarkedal, Maldegem, Melle, Merelbeke, Moerbeke, Nazareth, Nevele, Ninove, Oosterzele, Oudenaarde, Ronse, Sint-Gillis-Waas, Sint-Laureins, Sint-Lievens-Houtem, Sint-Martens-Latem, Sint-Niklaas, Stekene, Temse, Waarschoot, Waasmunster, Wachtebeke, Wetteren, Wichelen, Wortegem-Petegem, Zele, Zelzate, Zingem, Zomergem, Zottegem, Zulte kaj Zwalm).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Oost Vlaanderen estas nun de 472 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 1.408.484 loĝantojn (2008). Cetere ĝi estas unu el la plej multhomaj provincoj de Belgio.

Flago
La flago de la provinco Oost Vlaanderen konsistas el verda fono – kun kvar blankaj horizontalaj strioj de diferencaj dikecoj – kaj flankita de nigra leono sur la dekstra parto.

Geografio
La provinco Oost Vlaanderen estas situanta norde de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la nederlanda landlimo kaj de la provincoj Antwerpen, Vlaams Brabant, Hainaut kaj West Vlaanderen. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Dender, la Durme, la Leie, la Schelde kaj la Zwalm.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Oost Vlaanderen estas la nederlanda. Tamen, en la komunumo Ronse laŭ la lingva landlimo, la franclingvanoj ĝuas lingvajn facilecojn. Sed oni ankoraŭ parolas la orientflandran dialekton.