West Vlaanderen

Belga provinco, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: West Vlaanderen.
• Prononco: [ʼwɛst ʼvlɑndǝrǝn].
• Traduko: Flandre Occidentale en franclingvo kaj Westflandern en germanlingvo.


La provinco West Vlaanderen estas la unusola al la marbordo, en Vlaams Gewest. Plie ĝi estas la nura flandra provinco kiu apudas du najbarajn landojn, Francio kaj Nederlando. Ĝia surfaco estas de 3.144 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Brugge.



Administracio
La provinco West Vlaanderen estas dividita en 8 distriktoj (Brugge, Diksmuide, Ieper, Kortrijk, Oostende, Roeselare, Tielt kaj Veurne) kaj 64 komunumoj (Alveringem, Anzegem, Ardooie, Avelgem, Beernem, Blankenberge, Bredene, Brugge, Damme, De Haan, De Panne, Deerlijk, Dentergem, Diksmuide, Gistel, Harelbeke, Heuvelland, Hooglede, Houthulst, Ichtegem, Ieper, Ingelmunster, Izegem, Jabbeke, Knokke-Heist, Koekelare, Koksijde, Kortemark, Kortrijk, Kuurne, Langemark-Poelkapelle, Ledegem, Lendelede, Lichtervelde, Lo-Reninge, Menen, Mesen, Meulebeke, Middelkerke, Moorslede, Nieuwpoort, Oostende, Oostkamp, Oostrozebeke, Oudenburg, Pittem, Poperinge, Roeselare, Ruiselede, Spiere-Helkijn, Staden, Tielt, Torhout, Veurne, Vleteren, Waregem, Wervik, Wevelgem, Wielsbeke, Wingene, Zedelgem, Zonnebeke, Zuienkerke kaj Zwevegem).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco West Vlaanderen estas nun de 366 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 1.150.487 loĝantojn (2008). Tamen, la urbaj zonoj kovras 22,8% de la teritorio, dum la agrikulturaj kaj hortikulturaj zonoj kovras 68%.

Flago
La flago de la provinco West Vlaanderen konsistas el fono kun bluaj kaj flavaj radioj kaj ruĝa blazono.

Geografio
La provinco West Vlaanderen estas situanta nordokcidente de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la Norda Maro, la nederlanda landlimo, la provincoj Oost Vlaanderen, Hainaut kaj la franca landlimo. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Ijzer, la Leie kaj la Mandel.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco West Vlaanderen estas la nederlanda. Tamen, en la komunumoj Spiere-Helkijn kaj Mesen laŭ la lingva landlimo, la franclingvanoj ĝuas lingvajn facilecojn. Sed oni ankoraŭ parolas la okcidentflandran dialekton.