MAGRITTE René

Belga pentristo el franclingva esprimo (Lessines 1898 – Schaerbeek 1967).
• Plennomo: René (François) (Ghislain) MAGRITTE.
• Prononco: [rǝʼne (frɑ̃ʼswa giʼlɛ̃) maʼgrit].


Post plia transloĝiĝo, li travivas sian infanaĝon en Châtelet kie li vizitas pentrartokurson. En 1912 lia adoleskanteco estas emociegita per la sinmortigo de sia patrino, kiu ĵetis sin en la rivero Sambre kaj estis eltrovita kun la korpo preskaŭ nuda, kun ĉemizo sur la kapo. (Tiu tragika evento estas reprezentita tra lia tuta verko per la akvo kaj vualitaj vizaĝoj.) Dum la sekvanta jaro, René MAGRITTE kaj siaj du fratoj loĝas en Charleroi kun ilia patro kiu konfidas ilian edukadon al guvernistinoj. Malgraŭ ĉio la unuaj verkoj de la juna artisto, el impresionista stilo, datiĝas de 1915.

Inter 1916 kaj 1918 René MAGRITTE vizitas lʼAcadémie Royale des Beaux-Arts de Bruxelles. En 1919 kaj 1920, li laboras en la laborejo de Pierre-Louis FLOUQUET, kiu inicas lin al la kubismo kaj la futurismo. Kun la fratoj Pierre BOURGEOIS kaj Victor BOURGEOIS, li kunlaboras al la revuo «Au Volant». Li ankaŭ renkontas Édouard-Léon-Théodore MESENS kaj Marcel LECOMTE kiuj montras al li la verkon de Giorgio DE CHIRICO. Post sia militista servo en la kampadejo de Beverloo kaj en la Ministerio pri Milito en Antwerpen, li edziĝas kun sia infaneca amikino Georgette BERGER en Junio 1922. Por gajni monon, li laboras kiel desegnisto, kun la pentristo Victor SERVRANCKX, en la murpapera fabriko PEETERS-LACROIX. Ĝis 1925 li travivas esplorperiodon.

Allogita per superrealismo, li forlasas rapide sian abstraktan periodon. Li pentras «Le Jockey Perdu» (1926), kreas kelkajn reklamojn por la kudrofirmao Norine VAN HECKE kaj ilustraĵoj por la kudrofirmao MULLER ET SAMUEL (1927). Post ekspozicio en Bruxelles malbone traktita de la kritikisto, li transloĝiĝas en Perreux-sur-Marne kaj laboras en superrealista grupo kun André BRETON. Cetere, la konferenco de tiu lasta al la Sorbonne estas publikigita kun desegno de René MAGRITTE sur la kovrilo, «Le Viol» (1934). Kiel unu el la precipaj reprezentantoj de la superrealismo, li kunlaboras al «La Révolution Surréaliste», «Documents 35» kaj «Distance».

En 1930 li revenas en Bruxelles kaj en 1931 prezentas tie ekspozicion organizita per Édouard-Léon-Théodore MESENS, kun antaŭparolo de Paul NOUGÉ. Al tiu epoko, René MAGRITTE jam eltrovas kaj uzas sian propran “vortoprovizon”. Kun objektoj el la ĉiutaga vivo, la pentristo celas poezian elkutimigon por kontraŭdiri la evidentajn leĝojn de la naturo kaj la konvenciojn de la homo. La titoloj de la pentraĵoj devas utili, laŭ liaj terminoj, por surprizi kaj ravi nin. Intertempe, li laboras en malgranda reklamfirmao, nutra agado kiun li certe ne praktikas per profesia inklino sed kiun li daŭrigas sporade inter 1918 kaj 1965.

Dum 1936 li realigas sian unuan ekspozicion en New York en la Julien LEVY Gallery, konatiĝas kun Marcel MARIËN dum la sekvanta jaro kaj restadas en London kie li ekspozicias en 1938 al la London Gallery, direktita per Édouard-Léon-Théodore MESENS. Post la germana invado, René MAGRITTE forlasas Bruxelles, restas tri monatoj en Carcassonne, kun Louis SCUTENAIRE, Irène HAMOIR, Agui UBAC kaj Raoul UBAC, kaj fine revenas en Bruxelles.

Inter 1943 kaj 1945, René MAGRITTE uzas la teknikon de la impresionistoj dum periodo de “superrealismo sub suno”. En 1948, li pentras dum ses semajnoj proksimume kvardek guaŝojn kaj pentraĵojn kun akratonaj koloroj por ŝanceli la parizajn negocistojn kaj skandali la francan bonguston. Poste, li eltrovas kaj studas novajn temojn: la kunekzistadon de la tago kaj de la nokto en «Lʼempire des Lumières» (1954), la regnon de la ŝtono en «LʼArt de la Conversation» (1950), la kontraŭdiron de la pezeco en «Le Château des Pyrénées» (1959), interalie.

Inter 1952 kaj 1956, René MAGRITTE direktas la revuon «La Carte dʼAprès Nature», prezentita sub la formo de poŝtkarto. Li realigas «Le Domaine Enchanté» (1953) por la kazino en Knokke-le-Zoute, «La Fée Ignorante» (1957) por la Palais des Beaux-Arts de Charleroi kaj «Les Barricades Mystérieuses» (1961) por la Palais des Congrès de Bruxelles. Unua retrospektiva ekspozicio de lia verko estas organizita en 1954 en la Palais des Beaux-Arts de Bruxelles. Fine, oni dediĉas al li ekspozicion al la Museum of Modern Art en New York (1965). Bedaŭrinde, li mortas je la 15a de Aŭgusto 1967 pro kancero en lia sesdeknaŭa jaro.