Région de Bruxelles-Capitale

Belga regiono, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Région de Bruxelles-Capitale.
• Prononco: [reʼʒjõ dǝ bryʼsɛl - kapiʼtal].
• Traduko: Brussels Hoofdstedelijk Gewest en nederlandlingvo kaj Region Brüssel-Hauptstadt en germanlingvo.


Estas nur en 1988 ke leĝo kreas la Région de Bruxelles-Capitale, sur la teritorio de la 19 komunumoj, kaj starigas ĝiajn leĝodonan kaj regantan instancojn. Kontraŭe al la aliaj regionoj, la registaro adoptas ordonojn kaj ne dekretojn. Ĝia surfaco estas de 161 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Bruxelles.



Administracio
La Région de Bruxelles-Capitale estas dividita en 19 komunumoj (Anderlecht, Auderghem, Berchem-Sainte-Agathe, Bruxelles, Etterbeek, Evere, Forest, Ganshoren, Ixelles, Jette, Koekelberg, Molenbeek-Saint-Jean, Saint-Gilles, Saint-Josse-ten-Noode, Schaerbeek, Uccle, Watermael-Boitsfort, Woluwe-Saint-Lambert kaj Woluwe-Saint-Pierre).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la Région de Bruxelles-Capitale estas nun de 6.512 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 1.048.491 loĝantojn (2008). Konsekvence ĝi estas la pli multhoma regiono de Belgio.

Geografio
La Région de Bruxelles-Capitale estas situanta meze de Belgio. Ĝi estas tute ĉirkaŭita de la provinco Vlaams Brabant. Tien ankaŭ fluas la Senne, kiu nur estas videbla en Anderlecht pro la laboroj de volbokovrado de la rivero dum la XIXa Jarcento.

Flago
La flago de la Région de Bruxelles-Capitale konsistas el blua fono flankita de flava irido kun blanka konturo.

Lingvo
La Région de Bruxelles-Capitale estas oficiale dulingva: franca kaj nederlanda. Tamen, ĝi estas loĝatigita per plimulto de franclingvaj loĝantoj (inter 60 kaj 65%), grava malplimulto de fremdlingvanoj (inter 25 kaj 35%) kaj malplimulto de nederlandlingvanoj (inter 10 kaj 15%). Sed oni ankoraŭ parolas la bruselan dialekton...