Région Wallonne

Belga regiono, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Région Wallonne.
• Prononco: [reʼʒjõ waʼlɔn].
• Traduko: Waals Gewest en nederlandlingvo kaj Wallonische Region en germanlingvo.


La Région Wallonne estas kreita en 1980 post modifado de la belga konstitucio. Sur ĝia teritorio estas ankaŭ du lingvaj komunumoj: la Communauté Française kaj la Deutschsprachige Gemeinschaft. Ĝia surfaco estas de 16.844 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Namur.



Administracio
La Région Wallonne estas dividita en 5 provincoj (Brabant Wallon, Hainaut, Liège, Luxembourg kaj Namur), 20 distriktoj (Arlon, Ath, Bastogne, Charleroi, Dinant, Huy, Liège, Marche-en-Famenne, Mons, Mouscron, Namur, Neufchâteau, Nivelles, Philippeville, Soignies, Thuin, Tournai, Verviers, Virton kaj Waremme) kaj 262 komunumoj, kies 66 urboj (Andenne, Antoing, Arlon, Ath, Bastogne, Beaumont, Beauraing, Binche, Bouillon, Braine-le-Comte, Charleroi, Châtelet, Chièvres, Chimay, Chiny, Ciney, Couvin, Dinant, Durbuy, Enghien, Eupen, Fleurus, Florenville, Fontaine-lʼÉvêque, Fosses-la-Ville, Gembloux, Genappe, Hannut, Herstal, Herve, Houffalize, Huy, Jodoigne, La Louvière, La Roche-en-Ardenne, Le Roeulx, Lessines, Leuze-en-Hainaut, Liège, Limbourg, Malmedy, Marche-en-Famenne, Mons, Mouscron, Namur, Neufchâteau, Nivelles, Ottignies-Louvain-la-Neuve, Péruwelz, Philippeville, Rochefort, Saint-Ghislain, Saint-Hubert, Sankt-Vith, Seraing, Soignies, Spa, Stavelot, Thuin, Tournai, Verviers, Virton, Visé, Walcourt, Waremme kaj Wavre).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la Région Wallonne estas nun de 205 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 3.456.775 loĝantojn (2008). Tio estas do la malpli multhoma regiono de la lando.

Flago
La flago de la Région Wallonne konsistas el flava fono flankita de ruĝa koko.

Geografio
La Région Wallonne estas situanta sude de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la Vlaams Gewest, la nederlanda, germana, luksemburga kaj franca landlimoj. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipa estas la Meuse.

Lingvo
La oficiala lingvo de la Région Wallonne estas la franca.