Vlaams Gewest

Belga regiono, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Vlaams Gewest.
• Prononco: [ʼvlɑms ʼɣǝwɛst].
• Traduko: Région Flamande en franclingvo kaj Flämische Region en germanlingvo.


La Vlaams Gewest estas kreita en 1980 post modifado de la belga konstitucio. Sed de tiam la Vlaamse Gemeenschap absorbis la regionajn kompetentecojn kaj nur restas unuecigitaj institucioj. Ĝia surfaco estas de 13.522 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Bruxelles.



Administracio
La Vlaams Gewest estas dividita en 5 provincoj (Antwerpen, Limburg, Oost Vlaanderen, Vlaams Brabant kaj West Vlaanderen), kaj 22 distriktoj (Aalst, Antwerpen, Brugge, Dendermonde, Diksmuide, Eeklo, Gent, Halle-Vilvoorde, Hasselt, Ieper, Kortrijk, Leuven, Maaseik, Mechelen, Oostende, Oudenaarde, Roeselare, Sint-Niklaas, Tielt, Tongeren, Turnhout kaj Veurne) kaj 308 komunumoj, kies 66 urboj (Aalst, Aarschot, Antwerpen, Beringen, Bilzen, Blankenberge, Borgloon, Bree, Brugge, Damme, Deinze, Dendermonde, Diest, Diksmuide, Dilsen-Stokkem, Eeklo, Geel, Genk, Gent, Geraardsbergen, Gistel, Halen, Halle, Hamont-Achel, Harelbeke, Hasselt, Herentals, Herk-de-Stad, Hoogstraten, Ieper, Izegem, Kortrijk, Landen, Leuven, Lier, Lokeren, Lommel, Lo-Reninge, Maaseik, Mechelen, Menen, Mesen, Mortsel, Nieuwpoort, Ninove, Oostende, Oudenaarde, Oudenburg, Peer, Poperinge, Roeselare, Ronse, Scherpenheuvel-Zichem, Sint-Niklaas, Sint-Truiden, Tielt, Tienen, Tongeren, Torhout, Turnhout, Veurne, Vilvoorde, Waregem, Wervik, Zottegem kaj Zoutleeuw).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la Vlaams Gewest estas nun de 456 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 6.161.600 loĝantojn (2008). Tio estas do la dua pli multhoma regiono de la lando.

Flago
La flago de la Vlaams Gewest konsistas el flava fono flankita de nigra leono kun blankaj reflektoj kaj kun ruĝaj lango kaj ungegoj.

Geografio
La Vlaams Gewest estas situanta norde de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la nederlanda landlimo, la Région Wallonne, la franca landlimo kaj la Norda Maro. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Ijzer kaj la Schelde.

Lingvo
La oficiala lingvo de la Vlaams Gewest estas la nederlanda.