Léopold I

Unua reĝo de la Belganoj el franclingva esprimo (Coburg {DE} 1790 – Laeken 1865).
• Plennomo: Léopold (Georges) (Chrétien) (Frédéric) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [leɔʼpɔl (ʼʒɔrʒ) (kreʼtiɛ̃) (fredeʼrik) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Léopold I DE BELGIQUE en franclingvo, Leopold I VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Leopold I VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la plej juna filo de la duko Franz VON SACHSEN-COBURG-SAALFELD kaj de sia dua edzino la grafino Augusta REUSS-EBERSDORF. En 1795 Léopold estas nomita per la caro de Rusio kolonelo de la regimento de la imperia gvardio Ismailowski. Li fariĝas generalo post sep pluaj jaroj.

En 1806 la malgranda duklando de Sachsen-Coburg estas okupita per la trupoj de Napoléon I. Dum tiu tempo Léopold restadas en Paris kaj fariĝas grava persono ĉe la imperia kortego. Sed li malakceptas la rangon de adjudanto ke la Imperiestro de la Francanoj proponas lin. Prefere li anstataŭas sian fraton al la direktado de la duklando de Sachsen-Coburg. Poste, li partoprenas, kiel brigadestro de rusa regimento de kavalerio, en la militiroj de 1807, 1808, 1813 kaj en la bataloj de Lützen, Bautzen kaj Leipzig kontraŭ la francaj trupoj en 1814.

En 1816 Léopold akiras la anglan naciecon kaj edziĝas Charlotte OF WALES, kronprincino de la trono de Anglio. Bedaŭrinde, unu jaron posten, ŝi akuŝas de mortnaskita infano kaj mortas siavice. De tiam, li ne plu havas oficialan funkcion kaj forlasas la britan teritorion pro internaciaj eventoj.

En 1830, li ankaŭ rifuzas la kronon en Grekio. Tamen, post sendependeco de la Belgio, Léopold estas elektita unua reĝo de la Belganoj la 4an de Junio 1831 kaj ĵuras sur la konstitucio la 21an de Julio 1831. Tiu lasta dato estas nun tago de la belga Nacia Festo.

La saman jaron, kiam li efektivigas sian «Ĝojan Eniron» en Liège, li sciiĝas ke Nederlando denove militas kontraŭ Belgio. La belga armeo estas venkita, sed la interveno de la grandaj landoj – el kiuj Francio – haltigas la progreson de la trupoj. Kvankam, la bataloj daŭras ĝis 1839 kaj la subskribo per Nederlando de kontrakto, kiu establas la belga sendependeco. Poste, Léopold I dediĉas la reston de sia reĝado al la plifirmigo de la juna Ŝtato. Li lojale observas la konstitucion, kiu donas politikan potencon al la parlamento, kaj subtenas kunlaboron inter la politikaj partioj.

En 1832, por defendi lian novan reĝan titolon kaj danki Francion, Léopold I edziĝas Louise-Marie, filino de Louis-Philippe I. Rapide ŝi donas al li kvar infanojn: Louis-Philippe, la reĝonto Léopold II, Philippe kaj Charlotte. Kun sia amantino Arcadia CLARET li ankoraŭ havas du naturajn filojn.

Intertempe, en 1835, li inaŭguras la unuan fervojon (Bruxelles-Mechelen) de la kontinento. Tio estas la sukceso de projekto al kiu la reĝo laboras ekde 1832. Plie Léopold I estas elektita por figuri sur la unua poŝtmarko de Belgio.

Lia kutima konservativismo ne malhelpas lin batali ekde 1842 por pli decaj laborkondiĉoj por la virinoj kaj la infanoj. Fine li ne sukcesas en tiu misio ĉar la afero ne estas matura. Sed sub la reĝado de Léopold I, la lerneja demando, la lingva demando kaj la sociala demando konas iliajn unuajn esprimojn.

Léopold I restas sur la trono ĝis sia plej lasta spiro. Ĉiaokaze li estas netipa suvereno. Li estas protestanto kaj framasono en tre katolika medio. Dume, se li demandas sin longtempe se ne estis eraro akcepti la tronon en Bruxelles, li definitive ankras Belgion en la Eŭropo de tiu epoko. Kaj, antaŭ la ekspansionistaj revoj de sia filo Léopold II, li jam opinias ke la belganoj devu partopreni al ĉiuj la koloniaj aventuroj…