Louise-Marie

Unua reĝino de la Belganoj el franclingva esprimo (Palermo {IT} 1812 – Oostende 1850).
• Plennomo: Louise Marie (Thérèse) (Charlotte) (Isabelle) (DʼORLÉANS).
• Prononco: [luʼiz ʼmari: (teʼrɛz) (ʃarʼlɔt) (izaʼbɛl) (dɔrleʼɑ̃)].
• Titolo: Louise-Marie DE BELGIQUE en franclingvo, Louise-Marie VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Louise-Marie VON BELGIEN en germanlingvo.


La princino Louise-Marie estas la unuenaskita filino – sed tamen la dua infano – de Louis-Philippe DʼORLÉANS, reĝonto de Francio sub la nomo de Louis-Philippe I, kaj lia edzino Marie Amélie DE BOURBON-SICILES.

Louise-Marie ricevas burĝan kaj pian edukadon de sia patrino kaj de sia onklino Adélaïde DʼORLÉANS. La abato Marie-Nicolas-Silvestre GUILLON instruas al ŝi la religion, Jules MICHELET inicas ŝin al la historio kaj Pierre-Joseph REDOUTÉ instruas al ŝi la arton pentri florojn kaj pejzaĝojn. Cetere, ŝi donas multe da desegnoj, kiujn la pentristo Horace VERNET multe ŝatas.

Kiam alvenas la traktadoj por sia geedziĝo kun Léopold I, la princino Louise-Marie ne kaŝas sian malinklinon. La reĝo de la Belganoj estas vidvo kaj dudek du jaroj pli aĝa ol ŝi. Kiel ŝi priskribas lin al ŝia amikino Antonine DE CELLES, ŝia fianĉo «lasas ŝin indiferenta kiel la viro kiu pasas en la strato».

Malgraŭe, la 9an de Aŭgusto 1832, Louise-Marie edziĝas la reĝon Léopold I. Ŝi, kiu pensis edziĝi al viro malmilda kontraŭ li mem kaj la aliaj, eltrovas romantikulon kiu ploras kiam ŝi havas ĉagrenon. El tiu geedziĝo rapide naskiĝas kvar infanojn: Louis-Philippe, la reĝonto Léopold II, Philippe kaj Charlotte.

La juna reĝino Louise-Marie penas kutimiĝi al la pensmaniero de siaj belgaj regatoj. Tamen, ŝi ne estas senkompata fronte al la angorego de necesbezonaj familioj kaj vizitas tiujn malfeliĉulojn por porti al ili konsolon kaj monhelpon. Cetere ŝia propra bonhavo ne estas sufiĉa por la bonkoreco kaj ŝi ofte pruntas sen nenion diri al sia edzo.

En kelkaj jaroj, per siaj allogeco kaj malavareco, Louise-Marie konkeras la koron de la belganoj. Tiuj lastaj nomas ŝin la “karulino” kaj ne kaŝas al ŝi ilian respektan simpation, okaze de la eventoj de Februaro 1848, kiuj metis finon al la reĝado de ŝia patro en Paris. La angoroj de tiuj revoluciaj tagoj grave difektas la sanon de la reĝino.

En Aŭgusto 1850, dum la meso memore de la reĝo Louis-Philippe I kiu ĵus mortis en ekzilo en Claremont, Louise-Marie ŝanceliĝas antaŭ la katafalko. Léopold I devas subteni ŝin por ke ŝi ne falas. Unu monaton posten, ĉiam pli kaj pli senenergia, ŝi transloĝiĝas en la palaco de Oostende. Ĉirkaŭita de sia patrino, de sia edzo kaj de siaj infanoj, ŝi mortas tie la 11an de Oktobro 1850. Konforme al ŝiaj lastaj deziroj, la funebra ceremonio okazas en la preĝejo de la vilaĝo Laeken.