Antwerpen

Belga provinco, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Antwerpen.
• Prononco: [ʼant,wɛrpǝn].
• Traduko: Anvers en franclingvo kaj Antwerpen en germanlingvo.


La provinco Antwerpen, kies la historio komencas en 1815 post sia divido kun la nederlanda provinco Zuid-Brabant, estas situanta en Vlaams Gewest. (Tamen Baarle-Hertog ĉiam restas eksterlanda dependaĵo en nederlanda teritorio.) Ĝia surfaco estas de 2.867 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Antwerpen.



Administracio 
La provinco Antwerpen estas dividita en 3 distriktoj (Antwerpen, Mechelen kaj Turnhout) kaj 70 komunumoj (Aartselaar, Antwerpen, Arendonk, Baarle-Hertog, Balen, Beerse, Berlaar, Boechout, Bonheiden, Boom, Bornem, Borsbeek, Brasschaat, Brecht, Dessel, Duffel, Edegem, Essen, Geel, Grobbendonk, Heist-op-den-Berg, Hemiksem, Herentals, Herenthout, Herselt, Hoogstraten, Hove, Hulshout, Kalmthout, Kapellen, Kasterlee, Kontich, Laakdal, Lier, Lille, Lint, Malle, Mechelen, Meerhout, Merksplas, Mol, Mortsel, Niel, Nijlen, Olen, Oud-Turnhout, Putte, Puurs, Ranst, Ravels, Retie, Rijkevorsel, Rumst, Schelle, Schilde, Schoten, Sint-Amands, Sint-Katelijne-Waver, Stabroek, Turnhout, Vorselaar, Vosselaar, Westerlo, Wijnegem, Willebroek, Wommelgem, Wuustwezel, Zandhoven, Zoersel kaj Zwijndrecht).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Antwerpen estas nun de 598 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 1.715.707 loĝantojn (2008). Konsekvence ĝi estas la plej multhoma provinco de Belgio.

Flago
La flago de la provinco Antwerpen konsistas el serio de 24 kvadratoj (6 horizontale kaj 4 vertikale) en blanka, blua, flava kaj ruĝa koloroj.

Geografio
La provinco Antwerpen estas situanta norde de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la nederlanda landlimo, la provincoj Limburg, Vlaams Brabant kaj Oost Vlaanderen. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Grote Nete, la Kleine Nete, la Rupel kaj la Schelde.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Antwerpen estas la nederlanda.