Limburg

Belga provinco, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Limburg.
• Prononco: [ʼlimbyrɣ].
• Traduko: Limbourg en franclingvo kaj Limburg en germanlingvo.


La provinco Limburg, en Vlaams Gewest, fine fariĝas belga en 1830. (Tamen Voeren ĉiam restas ekstera dependaĵo en Région Wallonne.) Ĝia surfaco estas de 2.422 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Hasselt.



Administracio
La provinco Limburg estas dividita en 3 distriktoj (Hasselt, Maaseik kaj Tongeren) kaj 44 komunumoj (Alken, As, Beringen, Bilzen, Bocholt, Borgloon, Bree, Diepenbeek, Dilsen-Stokkem, Genk, Gingelom, Halen, Ham, Hamont-Achel, Hasselt, Hechtel-Eksel, Heers, Herk-de-Stad, Herstappe, Heusden-Zolder, Hoeselt, Houthalen-Helchteren, Kinrooi, Kortessem, Lanaken, Leopoldsburg, Lommel, Lummen, Maaseik, Maasmechelen, Meeuwen-Gruitrode, Neerpelt, Nieuwerkerken, Opglabbeek, Overpelt, Peer, Riemst, Sint-Truiden, Tessenderlo, Tongeren, Voeren, Wellen, Zonhoven kaj Zutendaal).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Limburg estas nun de 341 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 826.690 loĝantojn (2008). Se tiu regiono estis kampara dum la XXa Jarcento, ĝi estas pli multhoma nuntempe.

Flago
La flago de la provinco Limburg konsistas el blanka fono kaj ruĝa leono flankita de blazono (kun serio da oraj kaj ruĝaj linioj).

Geografio
La provinco Limburg estas situanta nordoriente de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la nederlanda landlimo, la provinco Liège, Vlaams Brabant kaj Antwerpen. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Demer, la Dommel, la Jeker kaj la Meuse.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Limburg estas la nederlanda. Tamen, en komunumoj Herstappe kaj Voeren laŭ la lingva landlimo, la franclingvanoj ĝuas lingvajn facilecojn. Sed oni ankoraŭ parolas la limburgan dialekton.