spekuloso

Belga biskvito el flandra origino.
• Etimologio: el la flandra vorto speculaas, kiu alvenas de tri latinaj vortoj.
• Traduko: speculaas en nederlandlingvo kaj spéculoos en franclingvo.


Seka biskvito el tritika faruno parfumita kun kasonado kaj diversaj spicoj.

Tiu biskvito estas tradicie donacita al ĉiuj la afablaj infanoj, dum la 6a de Decembro, okaze de la Sankta Nikolao Festo.Tamen, tiu specialaĵo estas nuntempe konsumita dum la tuta jaro. Efektive, la spekuloso ofte akompanas la kafon surtabligita en la drinkejoj kaj restoracioj.


Laŭdire la vorto spekuloso havas plurajn devenojn:
• de la latinlingvo species, kiu signifas “spicoj”. Inter tiuj lastaj, la du precipaj estas cinamo kaj kariofilo. Sed certaj biskvitoj ankoraŭ enhavas anizon, kardamomon, muskaton, pipron, zingibron, k.t.p...
• de la latinlingvo speculator, kiu signifas “observisto”. Antaŭe tiu termino kutime difinis la episkopon. De tie devenus ĝia ligilo kun Sankta Nikolao, episkopon el Myra.
• de la latinlingvo speculum, kiu signifas “spegulo”. Sendube por indiki ke la pasto estas inversa bildo de la modelilo en kiu ĝi estas formita. Kiel reflekto en la spegulo...


Evidente, ĉiu kukisto havas sian propran recepton. La sekreto konsistas el la elekto kaj la mikso de la spicoj. Fine, en Belgio, oni uzas malhelan kasonadon por ĝia fabrikado, kio donas al la spekuloso sian belan sukcenkoloron kaj delikatan karamelguston.


Ĉiaokaze la spekuloso ne estas simpla biskvito. Ĝenerale, ĝi alprenas formon de besto, de persono aŭ de Sankta Nikolao. Cetere, la plej malnovaj tabuloj – kiuj servis do de modelilo – estis skulptitaj kiel veraj artverkoj.