MAETERLINCK Maurice

Belga verkisto el franclingva esprimo (Gent 1862 – Nice {FR} 1949).
• Plennomo: Maurice (Polydore) (Marie) (Bernard) MAETERLINCK.
• Prononco: [moʼris (pɔliʼdɔr) (maʼri:) (bɛrʼnar) ʼmɑtǝrlink].


Maurice MAETERLINCK estas la unuenaskito el tri infanoj de familio flandra, burĝa, katolika, konservativa kaj franclingva. Post forlaso de studadoj pri juro por dediĉi sin al la Beletroj, li komencas sian literaturan karieron sen granda sukceso per fabelo «Le Massacre des Innocents», publikigita en la revuo La Pléiade, kaj kelkaj poemoj en la fama gazeto La Jeune Belgique. Poste, li foriras al Paris kie li renkontas plurajn verkistojn kiuj influos lin, el kiuj Stéphane MALLARMÉ kaj Auguste DE VILLIERS DE LʼISLE-ADAM.

Samtempe, li eltrovas kaj tradukas la verkojn de Jan VAN RUYSBROECK, flandra mistikulo de la XIVa Jarcento, kies «Ornement des Noces Spirituelles». La flandra deveno de Maurice MAETERLINCK grave influas sian poezion: «Serres Chaudes» (1889) spegulas la preman, malsekan kaj misteran atmosferon de la patraj vitrodomoj, kiuj estas la fieraĵo de tiu urbo de la floroj. Dum «Douze Chansons» estas senkonsciaj rememoroj de la popularaj kantoj de lia hejmgrundo, kantitaj de lia patrino kiam li estis infano.

Estas nur en 1889 ke li atingas la gloron: sia unua teatraĵo, «La Princesse Maleine» estas salutita de la kritikisto Octave MIRABEAU, kiu ne hezitas kompari tiun junan aŭtoron kun William SHAKESPEARE. Tiam komencas por Maurice MAETERLINCK periodon dum kiu li skribas la plej bonan parton de sia teatra verko: «LʼIntruse» (1891), «Les Aveugles» (1891), «Les Sept Princesses» (1891), «Pelléas et Mélisande» (1892), «Alladine et Palomides» (1894), «La mort de Tintagiles» (1894), «Intérieur» (1895) kaj «Aglavaine et Sélysette» (1896).

En 1895, li renkontas la lirikan kantistinon Georgette LEBLANC, kun kiu li estras parizan salonon en la Villa Dupont: oni povas vidi tien, Oscar WILDE, Stéphane MALLARMÉ, Camille SAINT-SAËNS, Anatole FRANCE kaj Auguste RODIN, interalie. Post la turniĝo de la jarcento, la inspiro malfortiĝas kaj Maurice MAETERLINCK revenas al pli tradicia dramaturgio: «Ariane et Barbe-Bleue» (1901), «Monna Vanna» (1902), historia dramo, kaj «LʼOiseau Bleu» (1908), filozofia mirteatraĵo. Poste, li ankaŭ konceptas sian propran palacon Villa Orlamonde, mire belan restejon konstruita apud Nice en kiu li vivas kun sia edzino, la juna aktorino Renée DAHON.

Intertempe, Maurice MAETERLINCK publikigas kelkajn filozofiajn verkojn: «Le Trésor des Humbles» (1896), «La Sagesse et la Destinée» (1898), «La Mort» (1913), «Le Grand Secret» (1921) kaj «La Grande Porte» (1939).

Plie, Maurice MAETERLINCK interesiĝas pri la entomologio kaj publikigas verkojn kun nekontestebla estetika valoro: «La Vie des Abeilles» (1901), «La Vie des Termites» (1927) kaj «La Vie des Fourmis» (1930).

Maurice MAETERLINCK ricevas la Prix Nobel de Littérature (1911) kaj la Grand Cordon de lʼOrdre de Léopold (1920). En 1921, li subskribas manifeston kontraŭ la flandrigo de la Universiteit Gent, kiu estis franclingva ĝis tiu momento. En 1932, li ricevas la titolon de grafo de la reĝo Albert I.

Dum la dua Mondmilito, li loĝas en Usono sed, poste, rehejmiĝas en Nice. En 1948, li publikigas «Bulles Bleues» kie li priskribas la memorojn de sia infanaĝo. Bedaŭrinde, la sekvantan jaron, Maurice MAETERLINCK mortas en sia loĝejo, heredigante vastegan verkon.