Communauté Française

Belga komunumo de la franclingvanoj, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Communauté Française.
• Prononco: [kɔmynoʼte frɑ̃ʼsɛ:z].
• Traduko: Franse Gemeenschap en nederlandlingvo kaj Französische Gemeinschaft en germanlingvo.


Unue, la Communauté Française estas unu el la tri federaciaj komunumoj en Belgio, kun la Deutschsprachige Gemeinschaft kaj la Vlaamse Gemeenschap. Oni temas pri grandparto de la Région Wallonne kaj de la Région de Bruxelles-Capitale. Ĝia oficiala ĉefurbo estas Bruxelles.



Administracio
Atentu, la Communauté Française ne estas nur grupo da franclingvaj homoj, sed oficiala institucio kiu aludas al ĉiuj la franclingvaj civitanoj. Precipe ĝi agas sur la teritorio de la Région Wallonne kaj de la Région de Bruxelles-Capitale. Plie, ĝi estas foje nomita Fédération Wallonie-Bruxelles...

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la Communauté Française estas nun de 262 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 4.226.744 loĝantojn (2007), kio estas proksimume 41% el la tuta populacio. Konsekvence ĝi estas unu el la plej malmulthoma regiono de Belgio.

Festo
La Communauté Française estas festita je la 27a de Septembro.

Flago
La flago de la Communauté Française konsistas el flava fono flankita de ruĝa koko.

Geografio
La Communauté Française estas situanta sude de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita norde de la Vlaamse Gemeenschap, oriente de la Deutschsprachige Gemeinschaft, sudoriente de Luksemburgio, okcidente kaj sude de Francio. Ĝia teritorio havas areon de 16.151 km².

Historio
En 1970 okazas la kreadon de la kulturaj komunumoj en Belgio. Tamen, nur en 1980, ĝi aperas sub la nomo de Communauté Française. En 1988, ĝi ankaŭ ricevas novajn kompetencojn, kiel edukado kaj komunikilo interalie...

Lingvo
La Communauté Française estas unulingva. Do, oficiale, nur la franclingvo estas uzita. Tamen, ekde 1990, ĝi ankaŭ rekonas la regionajn dialektojn, kiel la romanikajn (ĉampanja, lorena, pikarda kaj valona) kaj la germanajn (brabanta, brusela, limburga, luksemburga kaj ripuara).

Politiko
La Communauté Française, kiel federacia parto de Belgio, havas siajn proprajn parlamenton kaj registaron. Cetere, ili estas aŭtoritataj en la fakoj de la edukado, de la kulturo kaj de la sportoj, en la Région Wallonne kaj en la Région de Bruxelles-Capitale por la nuraj franclingvanoj. Kelkaj valonaj politikistoj dezirus ke la kompetentecoj de la Communauté Française estus translokitaj al la Région Wallonne, sed neniu scias kion la popolo opinius pri tiu projekto...