Vlaamse Gemeenschap

Belga komunumo de la nederlandlingvanoj, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Vlaamse Gemeenschap.
• Prononco: [ʼvlɑ:msǝ ʼɣǝme:n,sɣap].
• Traduko: Communauté Flamande en franclingvo kaj Flämische Gemeinschaft en germanlingvo.


Unue, la Vlaamse Gemeenschap estas unu el la tri federaciaj komunumoj en Belgio, kun la Communauté Française kaj la Deutschsprachige Gemeinschaft. Oni temas pri la Vlaams Gewest kaj de la Région de Bruxelles-Capitale. Ĝia oficiala ĉefurbo estas Bruxelles.



Administracio
Atentu, la Vlaamse Gemeenschap ne estas nur grupo da nederlandlingvaj homoj, sed oficiala institucio kiu aludas al ĉiuj la nederlandlingvaj civitanoj. Precipe ĝi agas sur la teritorio de la Vlaams Gewest kaj de la Région de Bruxelles-Capitale. Plie, ĝi estas foje nomita Vlaamse Natie...

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la Vlaamse Gemeenschap estas nun de 445 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 6.016.024 loĝantojn (2004), kio estas proksimume 58% el la tuta populacio. Konsekvence ĝi estas la plej multhoma regiono de Belgio.

Festo
La Vlaamse Gemeenschap estas festita je la 11a de Julio.

Flago
La flago de la Vlaamse Gemeenschap konsistas el flava fono flankita de nigra leono kun blankaj reflektoj kaj kun ruĝaj lango kaj ungegoj.

Geografio
La Vlaamse Gemeenschap estas situanta norde de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita norde kaj oriente de Nederlando, sude de la Communauté Française, sudokcidente de Francio kaj nordokcidente de la Noord Zee. Ĝia teritorio havas areon de 13.522 km².

Historio
En 1970 okazas la kreadon de la kulturaj komunumoj en Belgio. Sed, nur en 1980, oni decidigis unuiĝi la Vlaams Gewest kun la Vlaamse Gemeenschap. Tiamaniere, ke tiu lasta ricevas novajn kompetencojn, kiel agrikulturo, ekonomio, energio kaj komunikilo, interalie...

Lingvo
La Vlaamse Gemeenschap estas unulingva. Do, oficiale, nur la nederlandlingvo estas uzita. Tamen, pro la enmigrado, multnombraj homoj ankaŭ parolas la anglan, la araban, la berberan, la francan, la germanan, la hispanan, la italan, la jidan kaj la turkan.

Politiko
La Vlaamse Gemeenschap, kiel federacia parto de Belgio, havas siajn proprajn parlamenton kaj registaron. Cetere, ili estas aŭtoritataj en la fakoj de la edukado, de la kulturo kaj de la sportoj, en la Vlaams Gewest kaj en la Région de Bruxelles-Capitale por la nuraj nederlandlingvanoj. Tamen, la flandraj politikistoj pli kaj pli insistas por ricevi ilian plenan autonomion, inter alie koncernante la impostoj...