Liège

Belga provinco, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Liège.
• Prononco: [ʼliɛʒ].
• Traduko: Luik en nederlandlingvo kaj Lüttich en germanlingvo.


La provinco Liège, en Région Wallonne, jam fariĝas belga en 1830. Tamen ĝiaj limoj estas nur definitivaj depost la reveno de la Orientaj Kantonoj en 1945. Ĝia surfaco estas de 3.862 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Liège.



Administracio
La provinco Liège estas dividita en 4 distriktoj (Huy, Liège, Verviers kaj Waremme) kaj 84 komunumoj (Amay, Amblève, Ans, Anthisnes, Aubel, Awans, Aywaille, Baelen, Bassenge, Berloz, Beyne-Heusay, Blegny, Braives, Büllingen, Burdinne, Burg-Reuland, Bütgenbach, Chaudfontaine, Clavier, Comblain-au-Pont, Crisnée, Dalhem, Dison, Donceel, Engis, Esneux, Eupen, Faimes, Ferrières, Fexhe-le-Haut-Clocher, Flémalle, Fléron, Geer, Grâce-Hollogne, Hamoir, Hannut, Héron, Herstal, Herve, Huy, Jalhay, Juprelle, Kelmis, Liège, Lierneux, Limbourg, Lincent, Lontzen, Malmedy, Marchin, Modave, Nandrin, Neupré, Olne, Oreye, Ouffet, Oupeye, Pepinster, Plombières, Raeren, Remicourt, Saint-Georges-sur-Meuse, Saint-Nicolas, Sankt Vith, Seraing, Soumagne, Spa, Sprimont, Stavelot, Stoumont, Theux, Thimister-Clermont, Tinlot, Trois-Ponts, Trooz, Verlaine, Verviers, Villers-le-Bouillet, Visé, Waimes, Wanze, Waremme, Wasseiges kaj Welkenraedt).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Liège estas nun de 273 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 1.053.722 loĝantojn (2008). Tio estas do ne tro multhoma provinco.

Flago
La flago de la provinco Liège konsistas el kvar partoj: supre unu ruĝa ortangulo (kun la literoj LG ĉirkaŭ de la perono kaj blanka linio) kaj malsupre tri “trianguloj” (maldekstre blanka fono kun tri verdaj leonoj, meze ora fono kun tri ruĝaj kornoj kaj dekstre serio de oraj kaj ruĝaj linioj).

Geografio
La provinco Liège estas situanta oriente de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la nederlanda, germana, luksemburga landlimoj kaj de la provincoj Luxembourg, Namur, Brabant Wallon, Vlaams Brabant, Limburg. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas lʼAmblève, la Meuse, lʼOurthe kaj la Vesdre.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Liège estas la franca. Tamen, en la Orientaj Kantonoj, la homoj ofte uzas la germanan. Plie oni ankoraŭ parolas kelkajn dialektojn el Germanio, Luksemburgio kaj Nederlando.