Spirou Basket Club de Charleroi

Belga basketbalklubo, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Spirou Basket Club de Charleroi.
• Prononco: [spiʼru basʼkɛt ʼklǝb dǝ ʃarlǝʼrwa].


La virseksa teamo de la Spirou Basket Club de Charleroi ludas en la unua divizio. De 1996, jaron de ilia unua venko, ilia supreniro inter la plej bonaj kluboj neniam estis kontraŭdirita. Kaj ĝis nun, oni nombras efektive 9 venkojn en Ĉampionado de Belgio kaj 5 venkojn en Pokalo de Belgio…



Koloro
Ruĝa kaj blanka.

Historio
• 1989 Naskiĝo de la Spirou Monceau, kiu poste fariĝos la Spirou Charleroi, kaj ludas en la halo La Garenne (2600 sidlokoj) en Charleroi.
• 1996 Inaŭguracio de la halo La Coupole (4000 sidlokoj) en Charleroi, rapide tro malvastega.
• 2002 Inaŭguracio de la halo Spiroudôme (6300 sidlokoj) en Charleroi.

Premiaro
• Ĉampionado de Belgio : 1996, 1997, 1998, 1999, 2003, 2004, 2008, 2009 kaj 2010.
• Pokalo de Belgio: 1996, 1999, 2002, 2003 kaj 2009.



La adeptoklubo Esprit Spirou estas fondita komence de la sezono 2004-2005 por retrovi agrablan etoson dum la maĉoj. Ĝi estas sponsorita de Sacha MASSOT kaj Tremmel DARDEN kaj enkalkulas depost sia unua jaro pli ol 120 membroj. Fine ĝi ofte publikigas la «Mag», kiu estas senpage distribuita en la intertraboj de la Spiroudôme, kaj ankaŭ organizas diversajn eventojn.