Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS

Belga teatraĵo skribita en franclingvo.
• Plennomo: Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS.
• Prononco: [ʼlǝ maʼrjɑʒ ʼdǝ madʼmwazɛl ʼbølǝ,mans].

«Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS» estas fama teatraĵo de la brusela folkloro – kiu miksas la franclingvon, la bruselajn dialekton kaj la zŭanzon – skribita de Fernand WICHELER kaj Frantz FONSON kaj kreita ĉe la Théâtre royal des Galeries en 1910. Tiu teatraĵo havas grandan sukceson en Belgio kaj estas ankoraŭ regule ludita. Plie ĝi estas adaptita por la kino, de Jean CHOUX (1932) kaj André CERF (1951) interalie.

La teatraĵo «Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS» okazas en Bruxelles, kie fraŭlino Suzanne BEULEMANS estas promesita en geedziĝo al Séraphin MEULEMEESTER, junulo el la mondumo kies la patro pensas nur al la doto alportita per la fianĉino. Albert DELPIERRE, juna parizano kiu laboras ĉe Sinjoro BEULEMANS, sekrete amas la junulinon kaj helpas ŝin kompreni ke Séraphin jam havas infanon kun laboristino. Fraŭlino BEULEMANS entreprenas la gravan taskon rompi sian gefianĉiĝon kun Séraphin kaj konvinki lin rehejmiĝi kun lia amantino kaj filo. Pere de Albert, Suzanne ankaŭ klopodas certigi la aliĝon de ŝia patro al la Prezidanteco pro Honoro de la Societo de Bierfarejoj. En tiu afero, la kontraŭulo de Sinjoro BEULEMANS estas ĝuste Sinjoro MEULEMEESTER patro...

Inter la geinterpretistoj de la teatraĵo «Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS», estas necesa citi Christiane LENAIN (en la rolo de Sinjorino BEULEMANS), Jacques LIPPE (en la rolo de Sinjoro BEULEMANS) kaj Léonil MC CORMICK (en la rolo de Albert DELPIERRE).