Leffe

Belga biero el valona origino.
• Plennomo: Leffe.
• Prononco: [ʼlɛf].


Nomita kiel kvartalo de la urbo Dinant, en la valo de la Meuse, tiu biero apartenas al la granda familio de famaj bieroj de abatejo, el kiu estas tiu de Notre-Dame de Leffe, fondita dum la XIIa Jarcento kaj ĉirkaŭita per ĝardenoj.

Tamen, la historio de ĝia farado estas sufiĉe tumulta. Post la detruo de la bierofarejo dum la franca revolucio, la produktado de biero ĉesas dum certa tempo. En 1952, la Brasserie Lootvoet akiras ĉiujn la rajtojn por produkti la bieron de Leffe en Overijse. (Dume, ĝi ricevas la financan subtenon de la Brasserie Stella Artois.) Sed, en 1977, ĝi fermas siajn pordojn kaj la produktado estas translokita al la Brasserie Grade en Mont-Saint-Guibert. En 1996, post nova bankroto, la produktado transloĝiĝas al Leuven en la Brasserie Interbrew. Tiu lasta – nun fame konata sub la nomo InBev – ĉiam garantias, en interrilato kun patruloj de la abatejo, la produktadon de bieroj en la respekto de la tradicioj.



Inter la diversaj specoj de bieroj Leffe:
Leffe Blonde, blonda biero kun 6,6% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe Triple, blonda biero kun 8,4% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe de Noël, sukcena biero kun 6,6% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe Rossa, sukcena biero kun 6,6% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe Vieille Cuvée, sukcena biero kun 8,2% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe 9, sukcena biero kun 9% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe Ruby, ruĝa fruktbiero kun 5% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe Brune, bruna biero kun 6,5% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Leffe Radieuse, bruna biero kun 8,2% da alkoholo en botelo de 33 cl.