Philippe

Belga princo el franclingva esprimo (Laeken 1837 – Bruxelles 1905).
• Plennomo: Philippe (Eugène) (Ferdinand) (Marie) (Clément) (Baudouin) (Léopold) (Georges) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [fiʼlip (øʼʒɛ:n) (fɛrdiʼnɑ̃) (ʼmari:) (kleʼmɑ̃) (boʼdwɛ̃) (leɔʼpɔl) (ʼʒɔrʒ) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta]).
• Titolo: Philippe DE BELGIQUE en franclingvo, Filips VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Philipp VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la tria filo de la reĝo Léopold I kaj de lia dua edzino la reĝino Louise-Marie. Al tiu rango, kaj rapide surda, Philippe ne ludas gravan rolon en la historio de la lando, escepte ke li naskigas la reĝonton Albert I. Tamen li ricevas la titolon de grafo el Flandrio en 1840.

En 1867, Philippe edziĝas kun Marie, filino de Karl Anton VON HOHENZOLLERN-SIGMARINGEN. Poste ŝi donas al li kvin infanojn: Baudouin, Henriette, Joséphine, Joséphine kaj la estonta reĝo Albert I. Bedaŭrinde, la edza paro perdas unu filinon...

Philippe estas ankaŭ granda bienulo kun multnombraj transporteblaj kaj netransporteblaj posedaĵoj. Plie, li ŝatas ĝui tre burĝan vivon en la intimeco de sia palaco en Bruxelles, meze de “siaj homoj” (proksimume sepdek personoj), de siaj belartaĵoj, de siaj admirindaj ĉevaloj kaj precipe de siaj altvaloraj libroj. Kiel efektive ne rememorigi lian eksterordinaran bibliotekon: 30.000 libroj binditaj kaj lokitaj sur etaĝeroj longaj de preskaŭ 1,2 km!