RUBENS Petrus Paulus

Belga desegnisto, diplomato kaj pentristo (Siegen {DE} 1577 – Antwerpen 1640).
• Plennomo: Petrus Paulus RUBENS.
• Prononco: [peʼtrys poʼlys ryʼbɛns].


El protestanta familio, li naskiĝas en Germanio, post ke siaj gepatroj forlasas Antwerpen por eskapi religian persekuton. En 1589, du jarojn post la morto de sia patro, Petrus Paulus RUBENS kaj sia patrino rehejmiĝas en Antwerpen, kie li ricevas la bapton el la katolika religio. Post arta instruo (de 1589 ĝis 1598) ĉe Tobias VERHAECHT, Adam VAN NOORT kaj Otto VAN VEEN, li estas akceptita kiel majstro en la antverpena gildo.

Sur iliaj konsilioj, Petrus Paulus RUBENS vojaĝas en Hispanion kaj en Italion inter 1600 kaj 1608, por studi la majstroverkojn de la Renesanco. Li restadas interalie en Genova, Mantova, Venezia kaj Roma, kie li asimilas la stilojn kaj kopias la verkojn de Raffaello, Il Caravaggio kaj precipe Tiziano, el kiu li memoras la febron de la koloro. Li komprenas la francan, germanan, italan, hispanan kaj latinan lingvojn.

Denove en Antwerpen, en 1609, Petrus Paulus RUBENS fariĝas kortega pentristo por la gearkidukoj Isabella kaj Albrecht VII VON ÖSTERREICH. La saman jaron li edziĝas al Isabella BRANT, kun kiu li havas tri infanojn: Clara Serena, Albert kaj Nicolas. En 1610, li ordigas grandan domon, kiu ĝis nun estas nomita la Rubenshuis, en laborejo kun kelkaj kunlaborantoj kaj metilernantoj, kies la plej famaj estas: Jan BRUEGHEL (de oude), Jacob JORDAENS, Frans SNYDERS, Antoon VAN DYCK kaj Frans WOUTERS.

Iom post iom, Petrus Paulus RUBENS fariĝas brila desegnisto kaj pentristo. Lia propra tekniko konsistas el ruĝaj subpentraĵoj, ofte plialtigitaj per helaj koloroj, kiuj donas tipan lumimpreson. Kiel ĉiuj la barokaj pentristoj, liaj verkoj estas kompleksaj kun multnombraj personoj.

Inter 1610 kaj 1620 Petrus Paulus RUBENS entreprenas du majstrajn verkojn, kiuj estas admireblaj en la Onze-Lieve-Vrouwe Kathedraal en Antwerpen: la «Kruisoprichting» kaj la «Kruisafneming» kun rimarkinda stilŝanĝo. Sed lia plej granda mendo estas «Metamorfosen», serio de 60 pentraĵoj por la ĉaspavilono Torre de la Parada de Felipe IV DE ESPAÑA. Oni povas ankoraŭ citi la ornamaĵon de la Galerie Médicis en la Palais du Luxembourg, ornamciklo pri la vivo de la reĝino Marie DE MÉDICIS el Francio, pentrita inter 1622 kaj 1625.

Ankaŭ li fariĝas oficiala pentristo de la infantino Isabel DE ESPAÑA inter 1621 kaj 1633. Dume, post morto de sia unua edzino en 1626 pro la pesto, Petrus Paulus RUBENS edziĝas en 1630 al tre juna virino Hélène FOURMENT, kun kiu li havas kvar infanojn: Clara Johanna, Frans, Isabella Helena kaj Peter Paul. Fine, li laboras por la kardinal-infanto Ferdinand DE ESPAÑA inter 1636 kaj 1640.

Per sia erudicio kaj la ĉarmo de sia konversacio, li kondukas gravajn diplomatiajn misiojn kaj ĝuas socialan pozicion sen egalo ĉe la artistoj de sia epoko. En 1624 Petrus Paulus RUBENS ricevas la titolon de “nobelo de la domo de la infantino” de Felipe IV DE ESPAÑA. Poste, li ricevas la titolon de kavaliro de la reĝo Charles I OF ENGLAND, por rekompenci lin pri siaj klopodoj akiri pacakordon inter Anglio kaj Hispanio.

Kiam Marie DE MÉDICIS travivas sian plej lastan ekzilon, Petrus Paulus RUBENS gastigas kaj protektas ŝin. Sed, intertempe, li malsaniĝas, mortas kaj estas entombigita en la Sint-Jacobs-Kerk de Antwerpen en 1640. Cetere, ŝi finas sian vivon, du jarojn post la morto de la pentristo, en lia domo.