MASSON Arthur

Belga instruisto kaj verkisto el franclingva esprimo (Rièzes-lez-Chimay 1896 – Namur 1970).
• Plennomo: Arthur MASSON.
• Prononco: [arʼtyr maʼsõ].


Arthur MASSON travivas sian infanaĝon en diversaj vilaĝoj proksime al la francobelga landlimo. Li vizitas la duagradan lernejon en Chimay. Intertempe, dum la Unua Mondmilito, li laboras ĉe la Laiterie Sainte-Anne en Forges-lez-Chimay kaj faras provtempon ĉe la Imposta Administracio en Chimay. Poste li eniras la Université Catholique de Louvain, kie li fariĝas doktoro en filozofio kaj beletroj dum 1921.

Inter 1922 kaj 1946, Arthur MASSON instruas ĉe la Athénée Royal de Nivelles kaj ĉe la École Normale Moyenne de Nivelles. Cetere li rapide transloĝiĝas en tiun urbon dum 1926. Sed, post eltrovo de sia profesia inklino, li kreas dum 1938 la personon Toine Culot kiu famigas lin.

La kvin romanoj kun la persono Toine Culot formas ciklon difinita sub termino de Toinade. Komence eliras «Toine Culot, obèse ardennais» (1938) kaj «Toine, maïeur de Trignolles» (1940). Tiu serio amuzas generacion de valonanoj dum la Dua Mondmilito. Dum «Toine dans la tourmente» (1946) liveras strangetan ateston pri la jaroj sub la nazia okupado. Verdire Arthur MASSON priskribas en ĉi-tiu la sorton, kiun li partigas kun aliaj garantiuloj kiam, dum Decembro 1942, li estas enkarcerigita al la citadelo en Huy, post murdo de reksisto. La du lastaj libroj aperas plej malfrue: «Toine chef de Tribu» (1965) kaj «Toine retraité» (1966).

Fine de 1946, Arthur MASSON estas pensiigita pro sanproblemoj. Samtempe, li transloĝiĝas kun sia familio al Tailfer-Lustin, en bordo de la Meuse, kiun li tiel ŝatas. Dum 1947 li fariĝas honormembro de la Rèlîs Namurwès, literatura rondo fondita dum 1909. Kaj dum 1948 li ricevas, por sia verkotuto, la Prix Triennal Georges GARNIR, aljuĝitan de la Académie Royale de Langue et de Littérature Françaises de Belgique. Li ankaŭ redaktas verkon pri studado de la vorttrezoro en franclingvo: «Pour enrichir son vocabulaire», eldonita en 1949 en la kolekto Bien écrire et bien parler.

Dum 1958 Arthur MASSON transloĝiĝas en apartamenton en Namur. Dum tiu periodo, li suferas pri pluraj infarktoj de la miokardio. Certe ke Toine Culot estas la plej konata parto de lia verko. Sed, inter aliaj libroj, «Un gamin terrible» estas la plej granda sukceso en librovendejo dum la jaro 1967. Sekvas «Les hommes dʼarmes» (1968) kaj «Le colonel et lʼenfant» (1970).

Arthur MASSON skribas proksimume tridek romanojn kaj kelkajn teatraĵojn, kie la valona dialekto estas delikate enpresita. Li precipe esprimas amikecon, emocion kaj kororiĉecon. Kantoro de la moza lando, li priskribas vivon de la malriĉaj homoj kaj de la vilaĝoj, kun humoro, sed ankaŭ profundeco. Tial li estas ofte komparita al Alphonse DAUDET aŭ al Marcel PAGNOL, interalie.

Kun delikateco, Arthur MASSON priskribas sin per tiuj vortoj: «Iu ajn sinjoro. Seriartiklo. Nek deteniĝema, nek kondamnita, nek asketo, nek Donĵuano. Nek agitema, nek endormigita. Ege laboras. Ripozas ĝustatempe. Ŝatas lian landon kaj la tre simplajn homojn kiuj loĝatigas ĝin.»

En lia honoro, oni kreas la Espace Arthur MASSON en urbo Treignes (nomita Trignolles en liaj romanoj). Ĉirkaŭ la fontano, tri bronzaj skulptaĵoj el la belga artisto Claude RAHIR rememorigas tri el la personoj de la Toinade: Toine Culot, sia edzino Hilde kaj la kuzo T. Déome.