Léopold II

Dua reĝo de la Belganoj el franclingva esprimo (Bruxelles 1835 – Laeken 1909).
• Plennomo: Léopold (Louis) (Philippe) (Marie) (Victor) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [leɔʼpɔl (luʼi) (fiʼlip) (ʼmari:) (vikʼtɔr) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Léopold II DE BELGIQUE en franclingvo, Leopold II VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Leopold II VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la dua filo de la reĝo Léopold I kaj de lia dua edzino la reĝino Louise-Marie. Léopold II estas ankaŭ la fratofila kuzo de la reĝino Victoria I OF THE UNITED KINGDOM kaj Albert OF SAXE-COBOURG-GOTHA. Dum siaj junaj jaroj, li kontrakte varbiĝas en la belga armeo.

En 1853, Léopold edziĝas kun Marie-Henriette en Bruxelles. Poste ŝi donas al li kvar infanojn: Louise, Léopold, Stéphanie kaj Clémentine. Bedaŭrinde, la edza paro rapide perdas sian unikan filon...

Léopold II postvenas lian patron sur la belga trono kaj ĵuras sur la konstitucio la 17an de Decembro 1865. Ofte li estas nomita “la konstruista reĝo”, ĉar li transformis kelkajn urbojn, kiel Antwerpen kaj Oostende ekzemple. En Bruxelles, li ordonas la konstruon de la Serres Royales de Laeken, de la Arcades du Cinquantenaire kaj la transformon de la Palais Royal de Bruxelles, interalie.

Estas sub la reĝado de Léopold II ke gravaj socialaj leĝoj estas akceptitaj en Belgio: kiel la rajto formi sindikatojn, la malpermeso de la nokta laboro por la infanoj antaŭ 16 jara, la malpermeso de la subtera laboro por la virinoj antaŭ 21 jara, la kompensoj por la laboraj akcidentoj, la dimanĉa ripozo, ktp. Li same klopodas por ke Belgio estu malpli sendefenda kaj petas la konstruon de fortikaĵoj en Liège, Namur kaj Antwerpen. Fine, li entreprenas reformon de la militservo.

Sed li estas precipe konata por sia privata kolonio de la État Indépendant du Congo. Li kreas do – kun la partopreno de la brita esploristo Henry Morton STANLEY – la Comité dʼÉtudes du Haut-Congo, transformita dum 1879 en Association Internationale du Congo. En 1885, la konferenco de Berlin rekonas la État Indépendant du Congo, kies Léopold II estas la suvereno. La saman jaron, la Belga Parlamento voĉdonas por la propra unio inter Belgio kaj Kongo. En Julio 1890, la Conférence Internationale de Bruxelles kondamnas la sklavecon kaj kaŭzas la komenciĝon de la kampanjo kontraŭ la sklavismo en Afriko, sub la impulso de la reĝo.

Je la 19a de Septembro 1902 okazas en Spa la morton de la reĝino Marie-Henriette. Intertempe, Léopold II kunuzas la liton kun Blanche DELACROIX, kiu ricevas la titolon de baronino Blanche DE VAUGHAN kaj kiu estas 50 jaroj pli juna ol li. De tiu situacio naskiĝas du filojn (Lucien Philippe Marie Antoine kaj Philippe Henri Marie François), iom antaŭ ilia sekreta edziĝo, la 14an de Decembro 1909.

Li mortas tri tagojn poste. Lia reputacio de eminenta diplomato kaj traktadanto estas ofte diskutita pro lia ekspluatado de Kongo. Tamen, Léopold II tenas la rekordon pri longa vivdaŭro en la belga dinastio kun 44 jaroj da reĝado.