PIRLOT Germain

Belga esperantisto kaj instruisto el franclingva esprimo (Sart-Custinne 1943).
• Plennomo: Germain PIRLOT.
• Prononco: [ʒɛrʼmɛ̃ pirʼlɔ].


Post unuagradaj studadoj en sia naskiĝa vilaĝo kaj duagradaj studadoj ĉe la Athénée Royal Adolphe SAX en Dinant, Germain PIRLOT vizitas la superajn kursojn por instruistoj ĉe la École Normale en Virton (1961-1963). Tiam li instruas en Bertrix kaj Gedinne. Sed, de Julio 1965 ĝis Junio 1966, li faras sian militservon en Germanio ĉe la unua Régiment de Chasseurs Ardennais. Inter 1966 kaj 1997, li instruas kaj zorgas pri malsanaj gejunuloj dum ilia restado en la franclingva sekcio de la liceo ĉe la Zeepreventorium en De Haan. Tie, pro la cirkonstancoj, li instruas – la franclingvon kaj la historion – laŭ individuigita sistemo.

Esperantisto de tre longa tempo, li multe agas por la Internacia Lingvo. Inter 1977 kaj 1992, Germain PIRLOT publikigas naŭ eldonojn de la broŝuro «Esperanto en universitatoj kaj superaj institutoj», kiu katalogas la oficialajn kursojn en Esperanto tra la mondo. De 1980 ĝis 1987, li ankaŭ publikigas 96 monatajn kronikojn pri Esperanto en la ĵurnalo La Dernière Heure.

Jam de 1983, Germain PIRLOT estas membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Cetere, tiu kleriga kaj esplora institucio precipe uzas la Internacian Lingvon por la scienca komunikado. Tial, li fondas la «Premio Germain PIRLOT», kiu subtenas la sciencajn verkojn en Esperanto. En 1987, li eĉ ricevas la akademian titolon Baccalaureatus scientiarum humanarum honoris causa dum ceremonio en la kadro de la kvara Sanmarineca Universitata Sesio.

Sed Germain PIRLOT estas ankaŭ fama kiel iniciatinto pri la nomo de la sola valuto en la Eŭropa Unio. Efektive, je la 4a de Aŭgusto 1995, li sendas leteron al Sinjoro Jacques SANTER, la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, en kiu li sugestas la uzon de la nomo «eŭro» por la nova mono. En sia letero de la 18a de Septembro 1995, la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono dankis lin pri tiu sugesto. Fine, tiu nomo estas oficiale adoptita per la Eŭropa Konsilio, kiu okazas en Madrid dum Decembro 1995. Kaj, laŭ Jean-Jacques SCHUL, prezidanto de Promeuro, neniu sugestis tiun nomon antaŭe...

Emerita depost 1997, Germain PIRLOT senlace informas kaj skribas, favore de la Internacia Lingvo, ĉe belgaj kaj eŭropaj eminentuloj. Tamen, li mem eksplikas: «Anstataŭ propagandi al politikistoj, ni informu ilin; anstataŭ insisti, ke ili faru tion aŭ tion, ni petu iliajn konsilojn, ni demandu kiel ni povus antaŭenigi efikan kaj justan komuniksistemon inter la eŭropaj civitanoj, sen iu ajn formo de lingva kaj kultura diskriminacio». Ankaŭ, de 2002, li denove daŭrigas la ĝisdatigadon de la broŝuro «Esperanto en universitatoj kaj superaj institutoj».