Mont Rigi

Belga pinto, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Mont Rigi.
• Prononco: [mõ riʼʒi].


La Mont Rigi – kun altitudo de 680 metroj – estas la tria pli alta pinto de Belgio. Ĝi estas situanta inter la Signal de Botrange kaj la Baraque Michel, sur la altebenaĵo Hautes Fagnes, en provinco Liège. Ĝia skia stacio estas kutime malfermita inter 20 kaj 50 tagoj per jaro, laŭ la kvanto da neĝo.

Plie, la Mont Rigi estas turista kerno. Tie komencas piedaj promenadoj sur lignaj padoj, kiuj estis konstruitaj flanke de la nacia vojo. La plej fama estas sendube la didaktika vojeto de la Fagne de la Poleur.

Depost 1999, la aŭtomata veterstacio de la Reĝa Meteorologia Instituto de Belgio estas instalita sur la Mont Rigi. Oni observas tie pluvojn kaj ventojn pli intensegaj ol en la centro de la lando. Ofte frostas dum pli ol 130 tagoj per jaro...