Weisserstein

Belga pinto, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Weisserstein.
• Prononco: [ʼvaisǝr,ʃtain].


La Weisserstein – kun altitudo de 692 metroj – estas la dua pli alta pinto de Belgio. Ĝi estas situanta en la natura parko Hautes Fagnes Eifel, en provinco Liège. Ĝia skia stacio estas kutime malfermita inter 20 kaj 50 tagoj per jaro, laŭ la kvanto da neĝo.

Post la komunumo Büllingen en la direkto de Mürringen, la atentema pilgrimanto rimarkas vojŝildon por viziti la Weisserstein – la blankan ŝtonon – en la ĉirkaŭaĵo. Oni temas pri ŝtono kun kvarceroj kiu datiĝas de la glacia periodo. Tamen, ĝi ŝajnas pli griza ol blanka…