Mercator

Belga televidaĵo el dulingva esprimo.
• Prononco: [mɛrkaʼtɔr].


Por la televidaĵo Mercator, la kandidatoj enŝipiĝas sur la Artemis, trimastan velŝipon 60 metrojn longa. La celo estas eltrovi la finan destinon pere de la enigmoj kaj ludoj organizitaj dum ĉiu halto de ilia vojaĝo. Tiamaniere, ke la venkintoj denove enŝipiĝas, kaj akiras plian indikaĵon por eble pluiri en ilia rezonado, kaj ke la venkito definitive elŝipiĝas…

Koncernante la produkton, Mercator necesas grandajn financajn kaj homajn rimedojn. La plej malfacilaĵo, kun multkulturaj kaj multnaciecaj teknikistoj, estas akordigi la diversajn labormanierojn. Ankaŭ la prezentisto bezonas sufiĉe rapidajn reagojn por forigi ĉiajn neatenditaĵojn.

Fine, la televidaĵo Mercator estas videbla en du diversaj versioj: la unua, sur la Één (la nederlandlingva televido) kun la prezentisto Thomas VANDERVEKEN kaj, la dua, sur La Une (la franclingva televido) kun la prezentisto Olivier MINNE...



Premiitaro
• Al nederlandlingva televido: Christophe DECONINCK (2009)
• Al franclingva televido: Nathalie TOMALAK (2010)