DANNEELS Godfried

Belga kardinalo el nederlandlingva esprimo (Kanegem 1933).
• Plennomo: Godfried (Maria) (Jules) DANNEELS, Godfried DANNEELS (religie).
• Prononco: [ʼɣɔdfri:t (ʼmarja) (ʼʒyl) ʼdane:ls, (kardinalo) ʼɣɔdfri:t ʼdane:ls].


Li naskiĝis en familio de Madeleine STOFFERIS kaj Hendrik DANNEELS kun ses infanoj. Post siaj duagradaj studadoj ĉe la dioceza Sint-Jozefscollege en Tielt, Godfried DANNEELS vizitas la episkopan Grootseminarie en Brugge. Li estas pastrigita la 17an de Aŭgusto 1957, de la episkopo Émile-Joseph DE SMEDT, en lia naskiĝa vilaĝo Kanegem.

Inter 1959 kaj 1977 Godfried DANNEELS estas instruisto pri liturgio kaj sakramento ĉe la Grootseminarie en Brugge. Intertempe, li ricevas licencion pri filozofio ĉe la Katholieke Universiteit Leuven kaj doktorecon pri teologio ĉe la Pontificia Università Gregoriana en Roma (1961). De 1969 ĝis 1977 li ankaŭ estas instruisto pri liturgio kaj sakramento ĉe la Katholieke Universiteit Leuven.

Je la 4a de Novembro 1977 la papo Paulus VI destinas Godfried DANNEELS por episkopa kariero en la diocezo de Antwerpen. Do, la 18a de Decembro de la sama jaro, li estas episkopigita de la kardinalo Leo SUENENS. Kaj, kiel nova episkopo, li elektas la devizon «Apparuit humanitas Dei nostri».

Du jaroj poste, la 19an de Decembro 1979, Godfried DANNEELS fariĝas ĉefepiskopo. Tio signifas ke li estas la 19a ĉefepiskopo en Mechelen kaj la 2a ĉefepiskopo en Mechelen-Bruxelles. En Januaro 1980, la papo Ioannes Paulus II nomumas lin prezidanto, kune kun la kardinalo Johannes WILLEBRANDS, de la speciala kunveno por Nederlando, dum la Sinodo de Episkopoj. Ili precipe debatas pri la rolo de la kristana familio en la nuntempa mondo. Plie, la 15a de Septembro 1980, li estas episkopigita ĉe la Belgaj Armeoj.

Dum la konsistorio je la 2a de Februaro 1983, Godfried DANNEELS estas kardinaligita de la papo Ioannes Paulus II, kun la titolo «kardinalo-pastro de Sankta Anastasia». De tiam li estas prezidanto de la Episkopa Konferenco de Belgio kaj membro de la Kongregacio pri la Doktrino de la Fido. En 1985, li estas nomumita kiel raportanto de la eksterordinara asembleo de la Sinodo de Episkopoj, okaze de la 20a datreveno de la fino de la Dua Vatikana Koncilio.

En Aprilo 2005, Godfried DANNEELS partoprenas en la konklavo por elekti la papon Benedictus XVI. En 2008, li ankoraŭ estas membro de la Kongregacio pri la Evangelizado de la Popoloj, de la Kongregacio pri la Ritoj kaj la Sakramentoj, de la Kongregacio pri la Orientaj Preĝejoj kaj de la Kongregacio pri la Katolika Edukado. Tamen, ekde la 18a de Januaro 2010, li ĝuas sian emeritecon...

Certaj konservativuloj kritikas lian administradon de la Katolika Eklezio el Belgio. Kvankam la vidpunkto de la kardinalo Godfried DANNEELS estas klasifikita kiel progresema. Per ekzemple, li estas por la kondomo kiel rimedo kontraŭ aidoso, por la respondeco de la virinoj en la preĝejo, por la malcentralizo de lʼEklezio, ktp…