SLEEN Marc

Belga desegnisto el nederlandlingva esprimo (Gentbrugge 1922 – Hoeilaart 2016).

Prezento
Naskonomo: Marcel (Honoree) (Nestor) NEELS [ʼmarsɛl (ʼɔnɔre:) (ʼnɛstɔr) ʼne:ls].
Publiknomo: Marc SLEEN [ʼmark ʼsle:n].

Honoro
Ordeno: Ridder in de Leopolds Orde (1999).
Premio: Gouden Adhemar (1993).


Profesie, li uzas la anagramon de sia vera nomo Marcel NEELS. En sia junaĝo, Marc SLEEN lernas la desegnarton ĉe la Stedelijke Academie voor Schone Kunsten en Sint-Niklaas. Bedaŭrinde, la morto de lia patro finance malfaciligas la familian situacion…

Fine de la Dua Mondmilito, li komencas karieron kiel karikaturisto ĉe la flandra ĵurnalo De Standaard. Por la junulara suplemento de ĉi-tiu ĵurnalo, li faras ilustraĵojn kaj mallongajn bildrakontojn. Tiam Marc SLEEN ankaŭ desegnas en Ons Volk la bildrakontserion «De Avonturen van Neus». Tuj postvenas «De Avonturen van Piet Fluwijn en Bolleke», «Stropke en Flopke», «Tom en Tony» kaj «Pollopof». En 1945, li edziĝas kun sia unua amantino Magdalena PAELINCK, sed la edza paro restas sen infano.

En Oktobro 1947, Marc SLEEN komencas novan serion, «De avonturen van Detectief van Zwam», por la ĵurnalo De Nieuwe Gids. En unua epizodo, oni eltrovas la frenezan rolulon, kiu nomas Nero. Iom post iom, ĝi fariĝas la ĉefan rolulon de serio, kiu aperas dum pli ol 55 jaroj! Vere, tiu rolulo – kiu ofte travivas absurdajn kaj terurajn situaciojn – havas grandan sukceson, precipe en Vlaanderen. Por tiu laboro, la desegnisto serĉas sian inspiron en la ĉiutagaj eventoj el la gazetaro.

En 1965, Marc SLEEN denove laboras ĉe De Standaard. Tiu ŝanĝo bruas en Vlaanderen, ĉar miloj da legantoj transiras de la malnova al la novan ĵurnalon, por plu sekvi la aventurojn de Nero. Cetere, li forlasas aliajn seriojn, por koncentri sin nur sur tiu lasta, kiu intertempe eliras en koloraj albumoj.

Marc SLEEN estas ankaŭ fama kiel granda vojaĝanto. Inter 1961 kaj 1991, li faras pli ol 35 safaroj en Afriko kaj realigas 21 dokumentfilmojn «Allemaal Beestjes» por la flandra radio-televido. Multnombraj el liaj bildrakontoj havas kiel impona kadro tiujn vizititajn landojn.

Inter 1992 kaj 2002, li partneras kun Dirk STALLAERT. La komenca intenco de Marc SLEEN estas komisii al tiu juna flandra aŭtoro la plenan konceptadon de la bildrakontserio, tiel ke li povas emeritiĝi sen ĉesi la eliron de Nero. Bedaŭrinde, en 2002, tuj post la fino de lia kariero, Dirk STALLAERT forlasas la projekton. Tiamaniere la fama serio de la flandra bildrakonto malaperas.

Lia verko valoras al li multajn distingojn. Marc SLEEN viciĝas en «The Guinness Book of Records», ĉar li desegnis preskaŭ sole 217 aventurojn de tiu heroo Nero. Poste, li estas nobeligita de la reĝo Albert II kaj ricevas al tiu okazo la titolon de Kavaliro en 1999.

Komence de Marto 2008, la Région de Bruxelles-Capitale aĉetas lian kompletan arkivon, kaj interalie la domo situanta ĉe la rue des Sables. Estas tie ke la Musée Marc SLEEN malfermas siajn pordojn, la 19an de Junio 2009.