MERCATOR Gerardus

Belga geografiisto kaj kartografiisto (Rupelmonde 1512 – Duisburg {DE} 1594).
• Plennomo: Gerard DE KREMER (private), Gerardus MERCATOR (profesie).
• Prononco: [ʼgerart ʼdǝ ʼkremǝr , ʼgerardys mɛrʼkatɔr].


Gerardus MERCATOR travivas sian junuaĝon en Gangelt, kie lia patro estas ŝufaristo. Tie li ankaŭ iras al latinan lernejon. Tamen li daŭrigas siajn studadojn kun la fama humanisto Georgius MACROPEDIUS ĉe la kristana movado Broeders des Gemenen Levens en ʼs-Hertogenbosch. En 1530, li finas siajn studadojn ĉe la Université de Louvain.

Komence lia precipa fonto de enspezo devenas de lia metilerteco pri la matematikaj instrumentoj. Cetere, inter 1535 kaj 1536, li laboras en Leuven sub la direkto de la astronomo Gemma FRISIUS kaj de la gravuristo Gaspard VAN DER HEYDEN, kiuj inicas lin pri la konstruado kaj la reprezentado de la terglobo. Kvankam, la rolo de Gerardus MERCATOR en la projekto ne vere estas kiel kartografiisto, sed kiel lerta gravuristo de kupraj platoj.

La kariero de Gerardus MERCATOR komencas nur kiam li produktas mapojn de Palestino (1537), de Mondo (1538) kaj de Vlaanderen (1540). Dum tiu periodo, li lernas la kursivan skribon, ĉar ĝi estas la plej taŭga por la gravurado de mapoj. Plie, li skribas la unuan manlibron pri la kursiva skribo, kiu estas publikigita en norda Eŭropo.

Dum sia vivo, Gerardus MERCATOR travivas kelkajn problemojn kun la ekleziaj aŭtoritatoj. Tiel, en 1533, li devas elmoviĝi el Leuven por eviti enketon pri siaj propraj kredoj kaj, en 1544, li estas arestita en Antwerpen kaj malliberigita en Rupelmonde, pro herezo kaj suspektoj pri siaj oftaj vojaĝoj. Fine, li restas en malliberejo dum sep monatoj, antaŭ forlaso de la akuzaĵoj – eble pro interveno de la universitataj respondeculoj.

En 1552, li akceptas la katedron pri kosmografio ĉe la Universitato en Duisburg. Gerardus MERCATOR malfermas kartografian laborejon, kie li kompletigas mapon de Eŭropo dum 1554. Ankoraŭ li laboras kiel geometro por la urbo. En 1564, post produkto de kelkaj mapoj, li estas nomumita kosmografiisto ĉe kortego de la duko Wilhelm JÜLICH-KLEVE-BERG. En 1569, li laboras super la konceptado de projekcio de la Tero, kiu kondukas lin publikigi la 18 foliojn de «La projekcio de MERCATOR», kiu havigas al la navigistoj veran priskribon de konturoj de la teroj. Ĝi havas paralelajn liniojn pri longitudo por helpi al la navigadon sur la maroj.

Baldaŭ li elektas la vorton atlas por priskribi kolekton da mapoj kaj kuraĝigas Abraham ORTELIUS kompili la unuan modernan maplibron «Theatrum Orbis Terrarum» en 1570. Intertempe Gerardus MERCATOR produktas sian propran maplibron en pluraj partoj, kies la unua estas publikigita en 1578 kaj konsistas el korektitaj versioj de la mapoj de Claudius PTOLEMAEUS. Poste estas almetitaj mapoj de Francio, Germanio kaj Nederlando (1585) kaj mapoj de Balkanoj kaj Grekio (1588). Bedaŭrinde, li ne havas ŝancon vidi la finon de sia «Tabulae Geographicae», tutmonda maplibro kun proksimume 120 mapoj. Efektive, la lastaj mapoj estas publikigitaj de lia filo Rumold MERCATOR en 1595, post la morto de lia patro.

Post lia transloĝiĝo en Duisburg, Gerardus MERCATOR neniam forlasas la urbon kaj mortas tie, kiel respekta kaj riĉa civitano. Li estas entombigita en la ĉefa preĝejo Salvator Kirche. Regule pliaj ekspozicioj pri lia vivo kaj lia laboro estas prezentitaj ĉe la Mercator Museum en Sint-Niklaas.