Marie-Henriette

Dua reĝino de la Belganoj (Pest {HU} 1836 – Spa 1902).
• Plennomo: Marie (Henriette) (Anne) (DE) (HABSBOURG-LORRAINE).
• Prononco: [ʼmari: (*ɑ̃ʼriɛt) (ʼan) (dǝ) (*absʼbur-lɔrʼrɛ:n)].
• Titolo: Marie-Henriette DE BELGIQUE en franclingvo, Marie-Henriëtte VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Marie-Henriette VON BELGIEN en germanlingvo.


Ŝi estas la filino de la arkiduko Joseph VON HABSBURG-LOTHRINGEN kaj de la arkidukino Dorothea VON WÜRTTEMBERG. Dum la 22a de Aŭgusto 1853, Marie-Henriette edziniĝas kun Léopold II en Bruxelles. Tio estas precipe strategia edzeco – kiu permesas protekti Belgio kontraŭ la avideco de Napoléon III – for de lʼAmo kaj de la fabelo…

Cetere, la du junuloj havas nenion komunan. Léopold II estas kaprica kaj malkomunikema, dum Marie-Henriette ankoraŭ estas petolema, plena de freŝeco kaj fantazio, kun certa talento por la muziko kaj la rajdarto. Evidente tia edzeco ne povas daŭri longtempe.

Tamen, Marie-Henriette donas al li kvar infanojn: Louise, Léopold, Stéphanie kaj Clémentine. Sed la malgranda Léopold, nur en sia naŭa jaro, falas en lageton de Laeken, suferas pro pneŭmonio kaj mortas kelkajn tagojn poste. Bedaŭrinde, la edza paro neniam akceptas la morton de tiu infano.

Ekde tiu momento, iliaj vojoj disiras pli kaj pli. La reĝo Léopold II rifuzas instali ŝin apud li dum lia surtronigo, ĉiam fortenas ŝin for de la trono kaj de la aferoj de la reĝolando kaj investas sin plene en la aventuro de Kongo. Marie-Henriette rifuĝas en siaj preferitaj libertempoj kaj sia gusto por la naturo.

Kvankam ŝi ludas tre delikatan politikorolon en grava afero. Ŝi intervenas inter Belgio kaj Aŭstrio dum la rehejmigo de ŝia bofratino Charlotte el Meksikio. Kiel la aŭstra kortego avidas ŝian grandan riĉecon, nur Marie-Henriette – pro siaj devenoj – povus sukcese solvi tiujn intrigojn kaj insidojn.

Intertempe, Marie-Henriette provas brilege edzinigi siajn filinojn. Sed Louise kaj Stéphanie renkontas diboĉajn kaj tiranajn perversulojn. Ambaŭ reedziniĝas kun iliaj savuloj kaj, tiufakte, rezignas iliajn rajtojn kaj titolojn…

Fine, la reĝino Marie-Henriette forlasas la kortegon de Bruxelles por restado ĉe la Hôtel du Midi en la banloka urbo Spa. Ŝi travivas siajn lastajn jarojn, ludante muzikon kun malgranda grupo da amikoj, verkante kelkajn pentraĵojn aŭ zorgante pri sia stalo kun 14 belegaj ĉevaloj. Ŝi forpasas tie je la 19a de Septembro 1902.