Bouvier des Ardennes

Belga hundo el valona origino.
• Plennomo: Bouvier des Ardennes.
• Prononco: [buʼvje ʼdɛz arʼdɛn].


Kiel pura raso, la Bouvier des Ardennes estas preskaŭ formortita. Estas nur dum 1994 ke kelkaj specimenoj denove aperas en ekspozicio. Kaj la organizita bredado estas ankoraŭ en la komenco.

Unue necesas scii, ke tiaspeca hundo estas tute malsimila al la Bouvier des Flandres. Vere, la Bouvier des Ardennes prefere havas la fizionomion de ŝafhundo. Oni temas pri granda hundo: kun postkola alto de 56 ĝis 62 cm por pezo de 28 ĝis 35 kg (ĉe virseksaj bestoj) kaj kun postkola alto de 52 ĝis 56 cm por pezo de 22 ĝis 28 kg (ĉe inseksaj bestoj). Ĝia kranio estas relative larĝa, iom ebena sur la supro, kun suprestarantaj oreloj en formo de triangulo. Ankaŭ estas kampeca kaj potenca hundo, kun solida ostaro, sed sen vosto. Ĝia raspeca hararo, de proksimume 4 cm longe, povas montri preskaŭ ĉiujn la kolorojn, escepte tute blanka. Ĝia kapo estas kovrita per mallongaj haroj, kun hirtaj barbharoj kaj lipharoj, kiuj donas al la hundo malafablan mienon.

Malfidema, la Bouvier des Ardennes ne serĉas kontakton kun nekonatoj. Tamen, kiel bona kaj kuraĝa gardisto, ĝi pelas entrudulojn el sia teritorio, defendas siajn mastrojn kaj iliaj bienoj. Fine, li estas sociema kaj ŝatas ludi kun infanoj.