Belle Époque Centrum

Belga muzeo, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Belle Époque Centrum.
• Prononco: [ʼbɛl eʼpɔk ʼsɛntrym].


La Belle Époque Centrum – kies la konstruaĵo konsistas el tri domoj de 1894 – estas nova muzeo pri arkitekturo kaj dekoracio. Ĝi estas situanta en la historia koro de Blankenberge, apud la Sint-Rochus Kerk, proksime al la digo kaj la marbordo. Tiu muzeo prezentas la plej belan epokon, kiun la urbo bonŝance travivis, fine de la XIXa Jarcento kaj komence de la XXa Jarcento.

Efektive, la Belle Époque estas periodo, kiu konas siajn glorajn jarojn inter 1870 kaj 1914. Tiam, la eŭropa burĝaro travivas mirigan prosperon. Konsekvence, Blankenberge fariĝas grava banloko kun imponaj konstruaĵoj, kiel la kazino, la Pier kaj la multnombraj somerdomoj.

Do, la Belle Époque Centrum prezentas la festan kaj senzorgan medion, kiu regas super la urbo. Tiu nostalgia epoko estas prezentita pere de interaktiva ekspozicio kun afiŝoj, filmoj, fotoj, poŝtkartoj, ludoj kaj vestaĵoj. Tie, la vizitanto povas ankaŭ admiri kelkajn kopiojn pri la muraj dekoracioj kaj malkovri kion Nova Arto signifas en Blankenberge.