THOORIS Yvonne

Belga esperantistino el nederlandlingva esprimo (Oostkamp 1889 – 1978).
• Plennomo: Yvonne THOORIS.
• Prononco: [i:ʼvɔn ʼtoris].


Kiel konvinka esperantistino, Yvonne THOORIS aliĝas al la Bruĝa Grupo Esperantista en 1906. Cetere, inter 1919 kaj 1946, ŝi fariĝas prezidantino de la sama grupo. Inter la du mondmilitoj ŝi ankaŭ estas vicprezidantino de la Reĝa Belga Ligo Esperantista.