TURA Will

Belga kantisto el nederlandlingva esprimo (Veurne 1940).
• Plennomo: Arthur BLANCKAERT (private), Will TURA (artiste).
• Prononco: [ʼarty:r ʼblankɑ:rt , ʼwil ʼtyra].


Laŭvice li estas kantisto, komponisto kaj muzikisto. En sia junaĝo, li lernas akordionon, buŝharmonikon, gitaron, pianon kaj tamburon. Plie, Will TURA ekkantas kiam li estas nur 9-jara. Baldaŭ Walter RICHARD invitas lin por reprezentado en la kinejo Eldorado en Veurne, kun la orkestro De Nachtvlinders de Harry COGGE. Kiam li estas 15-jara, li fariĝas gitaristo en la Freddy’s Dansorkest, ĉe la Witte Paard en Oostende.

En 1957, li subskribas kontrakton kun la plej granda manaĝero de la momento, Jacques KLUGER. Liaj unuaj diskoj estas tradukoj de usonaj furorkantoj, kiel ekzemple «Bye bye love». Sed rapide li komponas siajn proprajn kantojn. Dum la 2a de Aŭgusto 1958, okaze de sia 18a naskotago, li aperas unuafoje en solokanto, sub la nomo Will TURA. En Junio 1959, li faras sian unuan reprezentadon al la televido en la Amerikaans Theater.

Komence de la jaroj 1960, Jean KLUGER – filo de Jacques – reprenas la taskon de manaĝero, por sekvi la karieron de Will TURA. Dum siaj ferioj en la suda Francio, li skribas melodion sur subglasoj, kun la titolo «I’m Lonely». Tradukita en nederlandlingvo, kun la titolo «Eenzaam zonder jou», ĝi fariĝas lia unua furorkanto en 1962. Cetere, ĝi estas ankoraŭ nuntempe lia plej populara kanzono. En 1968, dum la Midem en Cannes, li ricevas la trofeon por la plej bonaj diskvendoj en Belgio.

En 1970, li renkontas kaj edziĝas Jenny SWINNEN, kun kiu li havas filon David (1974) kaj filinon Sandy (1975). En 1974, Will TURA plenigas la spektaklejon Forest National. Kaj dum la sama jaro, li estas premiita ĉe la Festival van de Gouden Leeuwen, kiel la plej meritanta el la flandraj artistoj.

Dum la jaroj 1980, multnombraj furorkantoj sekvas en diversaj muzikstiloj, kies la gospelo, la kontreo kaj la roko, interalie. Dum 1981, li havas sian unuan ŝlagron en Nederlando, kun «Hopeloos». En 1984, li faras albumon en omaĝo al Elvis PRESLEY, registrita en Nashville. En 1987, li registras la albumon «Ouvertura», kune kun la London Symphony Orchestra kaj Robert GROSLOT. En 1988, Will TURA havas aŭtomobilan akcidenton kaj la kanzono «Mooi, ʼt leven is mooi», skribita pri tiu tragika evento, fariĝas nova furorkanto en Flandrio.

En 1992 li ankaŭ publikigas sian unuan «TURA in Symfonie», kun simfonia orkestro, en Forest National. Je la 7a de Aŭgusto 1993, li kantas «Ik mis je zo» kaj «Hoop doet leven», dum la funebra ceremonio de la reĝo Baudouin I. En 1995, Will TURA fariĝas kultura ambasadoro de Flandrio. En 1999, li prezentas malgrandan recitalon dum la fianĉiĝa ceremonio de la princo Philippe kaj de la princino Mathilde. En la sama jaro, li partoprenas dum la kristnaska periodo en gospela turneo ĉe 12 flandraj preĝejoj.

En 2001, li ricevas la titolon de Officier in de Kroonorde de la flandra ministro Patrick DEWAEL kaj la titolon de kavaliro de la reĝo Albert II. En 2002, Will TURA realigas unu el siaj revoj: registri la albumon «De Mooiste Droom», kun la London Philharmonic Orchestra. En 2007, li festas la 50 jarojn de sia kariero, pere de du simfoniaj koncertoj kun la Vlaams Radio Orkest ĉe Forest National.