GROOTECLAES Hubert

Belga fotografisto el franclingva esprimo (Aubel 1927 – Embourg 1994).
• Plennomo: Hubert GROOTECLAES.
• Prononco: [*yʼbɛr ʼgrotǝ,klɑs].


En 1944, fine de la Dua Mondmilito, Hubert GROOTECLAES forlasas la lernejon kaj pripensas artan karieron. Tamen, la malfacilaj vivkondiĉoj de la epoko malhelpas lin kaj li laboras en la familia fromaĝejo (1945-1954). Vespere li kolorigas fotojn pri steluloj de la spektaklo.

En 1947, kiam li ricevas sian unuan fotografilon, la ŝatokupo rapide fariĝas profesio ekde 1954-1955. Jam en 1951, Hubert GROOTECLAES havas oportunon fari fotoportretojn pri Raymond PELLEGRIN, Yves DENIAUD kaj Daniel IVERNEL, kiuj filmas «Le banquet des fraudeurs» de Henri STORCK proksime de Aubel. Tiam, li malkovras sian alvokiĝon de portretisto kaj deziras trovi sian originalecon en la invento de sia tekniko.

En 1955, post provtempo ĉe la fotografisto WERRES, Hubert GROOTECLAES malfermas sian propran fotostudion. Li frekventas la mediojn de la spektaklo, el kiuj la kulisoj de la Théâtre du Gymnase en Liège, kie li amikiĝas kun la franca kantisto Léo FERRÉ, interalie. Do, li realigas diskjaketojn por Jacques BREL, Charles AZNAVOUR, Sammy DAVIS Jr., librokovrilojn por Georges SIMENON, portretojn por Yves MONTAND, Romy SCHNEIDER kaj Louis DE FUNÈS.

Plie, en 1960, Hubert GROOTECLAES estas invitita inter aliaj fotografistoj ĉe la Palais Royal, okaze de la fianĉiĝa kaj edziĝa ceremonioj de la reĝo Baudouin I kaj de la reĝino Fabiola. En 1963, li eksperimentas diversajn teknikojn de interveno sur la fotografa bildo: la deformaĵo, la sunumo, la truko, ktp. Evidente, kiel sia fotostudio estas malpli prospera, li havas pli da tempo por siaj propraj esploroj. En 1965 okazas lia unua ekspozicio ĉe Kodak en Bruxelles. De tiu tempo, liaj fotografaĵoj estas abunde publikigitaj en magazinoj kaj revuoj, en Belgio sed ankaŭ eksterlande.

En 1973, li definitive fermas sian fotostudion. Tiamaniere, ke li povas dediĉi sian tempon al la instruado ĉe l’École Supérieure des Arts Saint-Luc de Liège kaj al siaj propraj esploroj. Poste Hubert GROOTECLAES forlasas la platajn kolorojn kaj la strekojn por la tekniko de la malklareco. Pere de malnova objektivo de la jaroj 1920, li realigas malklarajn fotokvantojn el klaraj negativoj, kiujn li kolorigas kun sepio. Fine, li publikigas multnombrajn fotalbumojn kaj faras afiŝojn, pentraĵojn, poŝtkartojn kaj serigrafiojn.

Intertempe, Hubert GROOTECLAES organizas studtempojn ĉe l’École Nationale de Photographie en Arles (1983), dum la Rencontres Internationales de la Photographie en Arles (1984) kaj ĉe la Fondation Nationale de la Photographie en Lyon (1986). En 1988, li ekspozicias siajn verkojn en Houston. En 1990, li forlasas la teknikon de la malklareco.

En 1992, pro la aĝolimo, Hubert GROOTECLAES oficiale forlasas la instruadon, sed ĉiam iras al l’École Supérieure des Arts Saint-Luc de Liège dum du posttagmezoj en la semajno ĝis 1994, jaro dum kiu li mortas.