LEMAÎTRE Georges

Belga astronomiisto kaj kanoniko (Charleroi 1894 – Leuven 1966).
• Plennomo: Georges (Henri) (Joseph) (Édouard) LEMAÎTRE.
• Prononco: [ʼʒɔrʒ (*ɑ̃ʼri) (ʒɔʼzɛf) (eʼdwɑr) lǝʼmɛ:tr].


Post klasika edukado ĉe la Collège du Sacré-Coeur en Charleroi, Georges LEMAÎTRE studas konstruinĝenierikon ĉe la Université Catholique de Louvain. En 1914, li interrompas siajn studadojn por varbiĝi kiel artileria vicoficiro en la belga armeo, dum la Unua Mondmilito. Fine de batalo, li eĉ ricevas la Croix de Guerre, por sia kuraĝo. Ekde 1919, li vizitas la kursojn pri fizikaj kaj matematikaj sciencoj ĉe la Université Catholique de Louvain kaj prezentas sian memuaron pri la aproksimaĵo de la plurvariablaj kalkuloj, kun la helpo de Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN. Intertempe, li eniras la seminarion en Mechelen, kie li doktoriĝas en 1920 kaj pastriĝas en 1923.

En 1923, li studas matematikon kaj sciencon ĉe la University of Cambridge kaj laboras kun la angla astrofizikisto Arthur Stanley EDDINGTON, kiu inicas lin en la moderna kosmologio, la stela astronomio kaj la nombra analizo. La sekvantan jaron li staĝas ĉe la Harvard College Observatory, kun la usona astronomiisto Harlow SHAPLEY, kaj ĉe la Massachusetts Institute of Technology. Por sia esploro, Georges LEMAÎTRE ekzamenas la teorion de relativeco kaj kalkulas, ke la universo estas aŭ grandiĝanta aŭ malgrandiĝanta. Pro la ruĝeca ardo de objektoj ekster la galaksio, li tamen konkludas, ke la universo estas grandiĝanta...

Kiam li rehejmiĝas en Belgio dum 1925, li instruas ĉe la Université Catholique de Louvain. En 1927, Georges LEMAÎTRE skribas raporton en la «Annales de la Société Scientifique de Bruxelles», sub la titolo «Un univers homogène de masse constante et de rayon croissant rendant compte de la vitesse radiale de nébuleuses extragalactiques». Bedaŭrinde, la papero ne havas efikecon ĉar la revuo, en kiu ĝi estas publikigita, ne estas fama de la alilandaj astronomiistoj.

En 1931, Georges LEMAÎTRE estas invitita en London por partopreni en kunveno ĉe la British Association, pri la rilato inter la fizika universo kaj la spiriteco. Tie li proponas, ke la Universo vastiĝis de unua punkto, kiun li nomas la “praatomo”, priskribas kiel la “Kosma Ovo eksplodanta momente de la Kreado” kaj transskribas en raporto publikigita en la angla revuo «Nature». Lia teorio, kiu altiras skeptikismon de liaj samtempaj sciencistoj, estas nun fama sub la nomado de “praeksplodo”.

En 1933, li vojaĝas al Kalifornio kun Albert EINSTEIN, okaze de kelkaj seminarioj. Poste, kiam li resumas sian teorion de la vastiganta Universo kaj publikigas pli detalan version en la «Annales de la Société Scientifique de Bruxelles», Georges LEMAÎTRE vere atingas gloron. Kaj, dum la 17a de Marto 1934, li ricevas la Prix Émile FRANCQUI, la plej altan sciencan honoron, de la reĝo Léopold III. En 1936, la papo Pius XI invitas lin en la Pontificia Academia Scientiarum, de kiu li fariĝas la prezidanto de 1960 ĝis sia morto.

En 1941, li fariĝas membro de la Académie Royale de Belgique. En 1946, Georges LEMAÎTRE publikigas sian libron «LʼHypothèse de lʼAtome Primitif». En 1953, li ricevas la unuan Arthur EDDINGTON Medal de la Royal Astronomical Society en Anglio.

Fine de sia vivo, Georges LEMAÎTRE dediĉas sin pli kaj pli al nombra kalkulo, konsiderante ke li estas rimarkinda algebristo kaj aritmetikisto. Cetere, en 1958, li enkondukas la unuan komputilon ĉe la Burroughs Corporation en la usona urbo Saint Louis. Sed, li suferas pri korinfarkto dum decembro 1964 kaj mortas en Leuven dum junio 1966, post la malkovro de fona kosma mikro-onda radiado, fina pruvo de siaj ideoj pri la naskiĝo de la Universo...