VAN RUYSBROECK Jan

Belga arkitekto (Bruxelles 1396 ? – 1485).
• Plennomo: Jan VAN RUYSBROECK, sed foje nomita Jan VAN DEN BERGHE.
• Prononco: [ʼjan ʼvan ʼrœjsbruk], [ʼjan ʼvan ʼdǝn ʼbɛrɣǝ].

Pri la vivo de Jan VAN RUYSBROECK oni preskaŭ nenion scias. Eĉ lia preciza naskiĝjaro ne estas konata. Sed, laŭ la brusela arkivisto Guillaume DES MAREZ, li estas jam tre maljuna kiam li mortas post julio 1485.

Certe la plej fama kunlaboro de Jan VAN RUYSBROECK estas la gotika turo de la Hôtel de Ville en Bruxelles. Tiu lasta konstruaĵo estas unu el la ĉefverkoj de la civila arkitekturo dum la Mezepoko. Komencita en 1401-1402 de la arkitekto Jean BORNOY, kune kun Jacques VAN THIENEN, la konstruo de tiu juvelo estas kronita de majesta turo inter 1444 kaj 1463.

Pri aliaj ĉefverkoj, en kiuj Jan VAN RUYSBROECK partoprenas:
• La fontano de la Lieve Vrouwe Hospitaal en Oudenaarde (1443-1445).
• La turo de la Sint Gertrudis Kerk en Leuven (1453).
• Parto de la Collégiale Saints Pierre et Guidon en Anderlecht (1479-1485).
• La turoj de la Cathédrale Saints Michel et Gudule en Bruxelles (1470-1485).