CLIJSTERS Elke

Belga tenisistino el nederlandlingva esprimo (Bilzen 1985).
• Parencaro: Kim CLIJSTERS (fratino), Leo CLIJSTERS (patro).
• Plennomo: Elke CLIJSTERS.
• Prononco: [ʼɛlkǝ ʼklɛjstǝrs].


Ŝi estas la filino de Leo CLIJSTERS kaj de Els VANDECAETSBEEK, sed ankaŭ la fratino de Kim CLIJSTERS. Komence de la jaroj 2000, Elke CLIJSTERS fariĝas profesia tenisistino en la WTA. Monda ĉampionino pri duobla knabina ludo en 2002, ŝi gajnas samjare The Championships Wimbledon (kun Barbora STRÝCOVÁ) kaj la US Open (kun Kirsten FLIPKENS). Bedaŭrinde, en 2004, ŝi devas trofrue ĉesigi sian karieron, pro kronika dorsvundo. Poste, ŝi edziniĝas kun la futbalisto Jelle VAN DAMME (en 2008) kaj naskas filon Cruz Leo (en 2009).