VERMEYLEN Piet

Belga politikisto el nederlandlingva esprimo (Uccle 1904 – 1991).
• Plennomo: Piet VERMEYLEN.
• Prononco: [ʼpi:t ʼvǝrmɛjlǝn].


Dum sia infanaĝo, li banas en altklasa kultura etoso. Lia patro, August VERMEYLEN, instigas lin partopreni en la socialista familio. En 1924, Piet VERMEYLEN estas unu el la fondintoj de flandra esplorgrupo ĉe la Université Libre de Bruxelles.

En 1933, Piet VERMEYLEN estas unu el la juĝistoj en London, por la kontraŭprovo pri la brulego de la Reichstag. En 1938, kune kun Henri STORCK kaj André THIRIFAYS, li fondas la Cinémathèque Royale de Belgique. Li estas ankaŭ vicprezidanto de la estraro ĉe la Palais des Beaux-Arts de Bruxelles kaj membro de la nacia komisiono ĉe la UNESCO.

En Januaro 1945, li fariĝas membro de la Senato, kiun li ne plu forlasas antaŭ 1974. Profesoro ĉe la Université Libre de Bruxelles, kaj poste ĉe la Vrije Universiteit Brussel, Piet VERMEYLEN influas grave la belgan politikon dum la postmilita periodo. Inter 1947 kaj 1949, li estas Ministro pri Internaj Aferoj, en la registaro de Paul-Henry SPAAK.

Inter 1954 kaj 1958, Piet VERMEYLEN denove estas Ministro pri Internaj Aferoj, en la registaro de Achiel VAN ACKER. Tiam, li devas defendi la lernejan politikon de la liberal-socialista koalicio. Cetere, li bontenas la publikan ordon kaj retenas la katolikajn manifestantojn, kiuj protestas kontraŭ la leĝo de la Ministro pri Edukado Léo COLLARD.

Inter 1961 kaj 1965, li estas Ministro pri Justico, en la registaro de Théo LEFÈVRE. Samjare, li proponas la unuan leĝon pri amnestio por tiuj, kiuj kunlaboris kun la nazia Germanio dum la Dua Mondmilito kaj leĝojn pri protekto de la junularo. En Aprilo 1964, post vana provo por mildigi la koleron de multnombraj kuracistoj pri parolado de la Ĉefministro kaj do por eviti sinsekvan strikon, Piet VERMEYLEN donas sian subtenon al la civila mobilizado de ĉiuj la hospitalaj kaj militaj kuracistoj.

Fine la precipa disŝirado de lia politika kariero okazas en 1968. En Bruxelles, kiam la franclingvaj politikistoj aranĝas la listojn de la socialista partio, Piet VERMEYLEN decidiĝas spliti la partion kaj formi nederlandlingvan socialistan partion, sub la nomo de Rode Leeuwen. Post sia reelektiĝo, li fariĝas la unua Ministro pri Nederlandlingva Edukado, en la registaro de Gaston EYSKENS.

Piet VERMEYLEN restas kiel Ministro ĝis 1972 kaj poste forlasas ĉiun aktivan vivon en politiko. En 1984, li skribas ankoraŭ sian aŭtobiografion. Tamen, en 1985, li publike aperas, okaze de sia nomumado kiel prezidanto de la studkomisiono pri la enmigrado.