Bruxelles

Belga ĉefurbo situanta meze de la lando.
• Plennomo: Bruxelles.
• Prononco: [bryʼsɛl].
• Traduko: Brussel en nederlandlingvo kaj Brüssel en germanlingvo.


Bruxelles estas la ĉefurbo de Belgio. Estas la sidejo de la parlamentoj kaj registaroj el pluraj federaciaj partoj de la lando: la Région de Bruxelles-Capitale, la Communauté Française, la Vlaamse Gemeenschap kaj la Vlaams Gewest, interalie. Fine, ĝi estas ankaŭ la urbo, kie diversaj eŭropaj kaj internaciaj organizaĵoj havas iliajn sidejojn.

Pro escepto de la franclingvo, la “x” de Bruxelles sin prononcas [s]. Efektive, la aktuala ortografio de la nomo originas de kutimo de la skriboficistoj el la Mezepoko, kiuj anstataŭigas la duoblan “s” per kruco, kiel Brusselles ekzemple. Sed tio ne modifas la prononcon de la vorto!

Laŭdire la vorto Bruxelles havas plurajn devenojn:
• de flandra deveno BroekselBroekzele, kiu signifas “marĉoloĝejo”. Fakto estas ke, ĝis la volbado de la rivero Senne dum 1871, la regiono de Bruxelles estas sufiĉe marĉa. Eĉ ke ĝi suferas pro periodaj inundoj.
• de keltlatina deveno Bruocsella, kiu signifas “kapelo aŭ templo sur la marĉa kaj vepra loko”.
• de keltlatina deveno Brigacella, kiu signifas “templo sur altaĵo”. Eble ke tio referencas al monteto Treurenberg. Tie estas nun konstruita la Cathédrale des Saints Michel et Gudule.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². Sed Bruxelles venkas ĉiujn rekordojn kun 148.873 loĝantoj (2008). Tio ankaŭ signifas 4.566 loĝantojn/km²!

Ekonomio
Bruxelles estas unu el la ĉefaj urboj pri negoco en Eŭropo. Kun prestiĝaj universitatoj (ULB, VUB, ktp), la urbo estas ankaŭ aktiva esplorcentro en multnombraj fakoj. Fine, la urbo estas grava kongrescentro kaj decida politikcentro kun sidejoj de la eŭropaj administracioj kaj institucioj, interalie.

Esperanto
En 1907 estas fondita la Esperantista Brusela Grupo kun biblioteko, kiu entenas kelkajn interesajn librojn. Plie, Bruxelles gastigas la «SAT-Kongreso» (1924) kaj «La Universala Kongreso» (1960). Fine, post sukceso en Paris, la Café Espéranto organizas monatajn renkontiĝojn.

Geografio
La urbo Bruxelles estas situanta meze de Belgio en Vlaanderen kaj estas dependaĵo de la provinco Vlaams Brabant. Plie, ĝi enhavas 6 diferencajn partojn: la Pentagone (la urbo mem), la kvartalo Laeken, la kvartalo Neder-Over-Heembeek, la kvartalo Haren, la suda akso Louise-Roosevelt kaj la eŭropa kvartalo Léopold-Schuman. Tio reprezentas areon de 32,6 km².

Ĝemelurbo
La urbo Bruxelles estas nun ĝemelita kun: Atlanta (Usono), Beijing (Ĉinio), Berlin (Germanio), Breda (Nederlando), Casablanca (Maroko), Kiev (Ukrainio), Kinshasa (Kongo), Ljubljana (Slovenio), Macao (Ĉinio), Madrid (Hispanio), Nador (Maroko), Praha (Ĉeĥio) kaj Washington (Usono).

Historio
Bruxelles festas sian jarmilon dum 1979. Sed, la urbo travivas tumultan historion, kiu dependas de la eŭropa kontinento dum la sama periodo. Cetere, oni eltrovas romajn vestiĝojn en du komunumoj apud la centro de la urbo, kiuj atestas homan okupon antaŭ 979, daton al kiu Charles DE FRANCE instalas tie la sidejon de sia dukejo.

Klimato
La klimato de la urbo Bruxelles estas milda kaj oceana. Kutime, oni observas iom pli ol 130 tagoj da pluvo per jaro. La ĉiujara meztemperaturo estas de 10,4° C kun varma rekordo je 38,8° C (27/06/1947) kaj malvarma rekordo je -21,1° C (25/01/1881).

Lingvo
La urbo Bruxelles estas oficiale dulingva: franca kaj nederlanda. Tamen, ĝi estas loĝatigita per plimulto de franclingvaj loĝantoj (inter 60 kaj 65%), grava malplimulto de fremdlingvanoj (inter 25 kaj 35%) kaj malplimulto de nederlandlingvanoj (inter 10 kaj 15%). Sed oni ankoraŭ parolas la bruselan dialekton...

Politiko
Bruxelles estas unu el la precipaj urboj pri la decidoj en Eŭropo. Dankʼal sia geografia pozicio, ĝi gastigas multnombrajn politikajn instituciojn, kies la Eŭropa Komisiono, la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Parlamento. Tiamaniere, ke la plimulto de la parlamentaj taskoj kaj kelkaj plenkunsidoj okazas en la belga ĉefurbo.

Transporto
Tie Bruxelles havas multajn eblecojn: antaŭmetroo kaj metroo (kun 6 linioj sur 40 kilometroj), aŭtobuso (kun 67 linioj), aviadilo (pere de la Brussels Airport), trajno (kun 3 ĉefaj kaj 4 akcesoraj stacidomoj), tramo (kun 19 linioj sur 215 kilometroj) kaj veturilo (kun tri ringvojoj sur 296 kilometroj).

Urbanismo
Vere, la urbo enhavas rimarkindajn konstruaĵojn kun granda diverseco de stiloj, de la mezepokaj ĝis la nuntempaj arkitekturoj. De la postmilita periodo ĝis la jaroj 1990, Bruxelles travivas eliran movadon al la antaŭurbon, dum la forlasita urbocentro estas la predo de bienaj spekuladoj. Ekde la jaroj 1990 kaj precipe 2000, rehejmiĝa movado al la urbocentron kun restarigo de la kvartaloj estas konstatita. Aliflanke, la proporcio de verdaj lokoj estas relative grava, kvankam malegale distribuita. Tamen, multnombraj privataj ĝardenoj kaj publikaj parkoj trairas la urbon.