GEERTS André

Belga desegnisto kaj scenaristo el franclingva esprimo (Bruxelles 1955 – 2010).
• Plennomo: André GEERTS.
• Prononco: [ɑ̃ʼdre ʼɣe:rts].


Komence, André GEERTS sekvas la kursojn ĉe la Institut Saint-Luc en Bruxelles, kie li lernas ĉiujn la teknikojn de la desegnarto, escepte la bildrakonto! En 1974, li publikigas sian unuan platon en «Le Soir Jeunesse». En la ĉiusemajna revuo «Spirou», li kreas, kune kun la scenaristo Jean-Marie BROUYÈRE, «La petite chronique vénusienne» (1976) kaj ricevas la Prix Saint-Michel pri la plej komika artisto (1980).

Inter 1982 kaj 1986, en la ĉiusemajna revuo «Spirou», André GEERTS realigas humurajn desegnaĵojn kaj plenajn rakontojn, el kiuj kelkaj estas reproduktitaj en la albumoj «Bonjour, Monde Cruel» kaj «Bonsoir, Monde Cruel». En 1983, li komencas sian propran serion «Jojo», laŭ la nomo de ia maliceta bubo, kiu vivas kun sia patro kaj ofte vizitas sian avinon. Intertempe, li ankaŭ laboras por la ĵurnaloj «Aïe» (1980), «Bonne Soirée» kaj «Tremplin» (de 1982 ĝis 1984) kaj la «La Cité» (de 1986 ĝis 1987).

En 1990, li desegnas «Jabert contre lʼadversité», kun scenaro de Pierre LE GALL. Poste, en 1993, li kreas, kune kun la scenaristo Sergio SALMA, la serion «Mademoiselle Louise», laŭ la nomo de ia riĉa knabineto, kies la maloftaj aperoj fontas el la sama delikateco kiel en «Jojo». Freŝdate, kancero forprenas la vivon de André GEERTS, kiu ĵus finis «Mamy Blues», la 18an albumon pri la aventuroj de «Jojo»…