Melting Pot Café

Belga serio el franclingva origino.
• Plennomo: Melting Pot Café.
• Prononco: [ʼmɛltiŋ ʼpɔt ka ʼfe].


Melting Pot Café estas belga serio kreita por la televido RTBF. Estas la verko de la scenaristo Jean-Luc GOOSSENS kaj de la reĝisoro Jean-Marc VERVOORT. Plie, preskaŭ ĉiuj la scenoj estas registritaj en fama kafejo, kiu situas 178 rue Haute, en la kvartalo Marolles, en Bruxelles.



Brodkasto
Melting Pot Café 1: en 6 epizodoj, de la 17a de Aprilo 2007.
Melting Pot Café 2: en 6 epizodoj, de la 4a de Novembro 2008.
Melting Pot Café 3: en 6 epizodoj, de la 9a de Novembro 2010. 

Personaro
BISSOT Stéphane: Madame Astrid
BOUTIQUE Fabrice: Mickey
CHELTON Tsilla: Elisabeth
DEGEN Yves: Monsieur VANDEZANDE
Kis’Keya: Valentine
LERCH Patrick: Baudouin
LUBANSU Raphaëlle: Stéphanie
MICHEL Maryvonne: Cathy
MURGIA Fabrice: Philippe
SIMON André: Pierrot
SIMONS Marie: Karine
SPADRILLE Patrick: Commandant Rudy VERVLOET
VAN WETTER Laurent: Gérard
WEYERS Carole: Delphine

Resumo
La historio okazas en la kafejo – Melting Pot Café – de populara kvartalo en Bruxelles. La ekspluatantino, Sinjorino Astrid, ne plu scias pagi sian luprezon kaj estas minacita per elhejmigo. Sed, kiam la komerco multe defalas, ŝi aŭskultas sian preferitan kantiston Salvatore ADAMO