VERHAEREN Emile

Belga poeto el franclingva esprimo (Sint-Amands 1855 – Rouen {FR} 1916).
• Plennomo: Emile (Adolphe) (Gustave) VERHAEREN.
• Prononco: [ʼemil (ʼadɔlf) (ʼgystɑv) ʼvǝr,*ɑrǝn].


Emile VERHAEREN naskiĝas en flandra, sed franclingva, mezklasa familio en Sint-Amands. Unue, li vizitas la internulejan Sint-Barbara College en Gent, kie jezuitoj estras. Poste, li studas leĝosciencon ĉe la Université Catholique de Louvain. Tie, li koniĝas kun beletraj studentoj kaj, ekde 1879, publikigas siajn unuajn artikolojn en studentaj revuoj.

Doktoro pri Leĝo, li fariĝas staĝulo ĉe Edmond PICARD, kiu ankaŭ ludas gravan rolon sur la arta sceno en Bruxelles. Emile VERHAEREN ofte interkomunikas kun avangardaj artistoj kaj verkistoj dum tempo de arta renoviĝo. Nur, li traktas du aferojn ĉe la tribunalo, antaŭ ol dediĉi sian vivon al literaturo kaj publikigi siajn kritikojn kaj poemojn en belgaj kaj fremdaj revuoj, en «LʼArt Moderne» kaj «La Jeune Belgique», interalie.

Fascinita per la pentristoj de la arta rondo Les XX, li skribas multnombrajn artikolojn, kun flama kritiko, pri la artaj kaj literaturaj verkoj en Bruxelles. La artikoloj de Emile VERHAEREN atentigas la publikon pri junaj talentuloj, kiel James ENSOR, ekzemple. Tra tiuj artikoloj, li fariĝas porĉiama amiko kun Théo VAN RYSSELBERGHE, kio rezultas en abunda korespondado.

Vere, li estas unu el la plej fekundaj poetoj de sia epoko. En 1883, li publikigas sian unuan poemaron «Les Flamandes». Inspirita de la pentraĵoj de Jacob JORDAENS, David TENIERS kaj Jan STEEN, Emile VERHAEREN skribas – kun provoka stilo – pri sia lando kaj la flandra popolo. Tio estas sukceso en la avangardaj medioj, sed vera skandalo en la katolikaj rondoj, kion estas nekonfesebla celo de la poeto por gajni pli rapidan famon. En 1886, lia sekvanta libro «Les Moines» ne havas la sukceson, kiun li esperas. Tiu malsukceso, kaj kelkaj sanproblemoj, kondukas lin en profunda krizo. Dum tiu periodo, li publikigas simbolismajn poemojn kun funebra tono, kies «Les Soirs» (1888), «Les Débâcles» (1888) kaj «Les Flambeaux Noirs» (1891).

Je la 24a de Aŭgusto 1891, li edziĝas kun Marthe MASSIN, talenta akvarelistino el urbo Liège kun kiu li koniĝis du jarojn antaŭen, kaj baldaŭ transloĝiĝas en Bruxelles. Ankaŭ Emile VERHAEREN interesiĝas pri la anarĥiaj kaj socialaj teorioj. Cetere, li priskribas sian vidpunkton pri la nova tempo en poemaroj, kiel «Les Campagnes hallucinées» (1893), «Les Villes tentaculaires» (1893) kaj «Les Villages illusoires» (1895). Lia nova feliĉo trovas esprimon en tri ampoemaroj: «Les Heures Claires» (1896), «Les Heures d’Après-Midi» (1905) kaj «Les Heures du Soir» (1911). Intertempe li skribas sian unuan teatraĵon «Les Aubes» en 1898.

Konsekvence, li fariĝas fama; sia verko estas tradukita en pli ol 20 lingvoj kaj estas komentita en la tuta mondo. Li vojaĝas por doni konferencojn kaj legadojn ĉie en Eŭropo. Multnombraj artistoj, poetoj kaj verkistoj, kiel Paul SIGNAC, Auguste RODIN, August VERMEYLEN, Henry VAN DE VELDE, Maurice MAETERLINCK, Stéphane MALLARMÉ kaj André GIDE, admiras lin. Plie Emile VERHAEREN estas amiko kun la reĝo Albert I kaj la reĝino Élisabeth.

Kiam en 1914 la Unua Mondmilito okazas, Emile VERHAEREN estas en Germanio. Rifuĝita en Anglio, li skribas pacifistajn poemojn kaj batalas kontraŭ la frenezeco de la milito en la lirikaj antologioj: «La Belgique sanglante», «Parmi les Cendres» kaj «Les Ailes rouges de la Guerre». Tamen, lia fido en pli bona estonteco estas koloretigita per pli kaj pli da rezigno dum la konflikto.

Lia poezio per liberaj versoj iniciatas urban lirismon kantante pri la unua industria revolucio. Sed li ankaŭ kapablas traduki la mizeron de la simplaj homoj. Fine, Emile VERHAEREN mortas akcidente, pro falo sub irantan trajnon, ĉe stacidomo en la franca urbo Rouen.