DE DUVE Christian

Belga kuracisto (Thames-Ditton {GB} 1917 – Nethen 2013).
• Plennomo: Christian (René) DE DUVE.
• Prononco: [krisʼtjɑ̃ (rǝʼne) ʼdǝ ʼdy:v].


Christian DE DUVE naskiĝas en Anglio, kiel filo de belgaj enmigrintoj, sed rehejmiĝas en 1920 kun la familio. Komence, li ricevas striktan edukadon de la Jezuitoj ĉe la Onze-Lieve-Vrouwe-College en Antwerpen. Poste, li akiras du diplomojn el lʼUniversité Catholique de Louvain, pri medicino (1941) kaj pri ĥemio (1946).

Ekde 1947, Christian DE DUVE faras samtempe karieron de instruisto kaj de esploristo ĉe lʼUniversité Catholique de Louvain. En 1962, li ankaŭ aliĝas al la fakultato de la Rockefeller University en New-York. Liaj esploroj pri la ĉelaj strukturoj prezentas novajn perspektivojn en bioĥemio kaj genetiko.

En 1960, Christian DE DUVE ricevas la Prix Émile FRANCQUI pri Biologiaj kaj Medicinaj Sciencoj. Plie, li havas la Prix Alfred NOBEL pri Medicino en 1974, kune kun Albert CLAUDE kaj George E. PALADE. Fine, li prenas emeritan statuson el lʼUniversité Catholique de Louvain (1985) kaj el la Rockefeller University (1988), eĉ se li daŭrigas esplorojn.

Christian DE DUVE dediĉas siajn lastajn jarojn al studado pri la origino de la vivo, kiu estas ankoraŭ abstrakta fako. Okaze de lia 90a naskotago en Oktobro 2007, festeno estas organizita, kun la princino Astrid, la princino Léa kaj la princo Alexandre. Freŝdate, la 5an de Majo 2010, li ricevas la ordenan insignon Docteur Honoris Causa el lʼUniversité Libre de Bruxelles.