MARLIER Marcel

Belga artisto kaj ilustristo el franclingva esprimo (Herseaux 1930 – Tournai 2011).
• Plennomo: Marcel MARLIER.
• Prononco: [marʼsɛl marʼlje].


Talenta por la desegno ekde sia pli juna aĝo Marcel MARLIER donas vivon al multnombraj famaj personoj. Komence, li konatiĝas kun la pentristo Albert MERCIER, kiu proponas lin promeni en la ĉirkaŭa kamparo por skizi pejzaĝojn kaj farmbienojn. Poste, li studas la ornamajn artojn ĉe Saint-Luc de Tournai, kiun li forlasas en 1951 sed kiun li oficigas en 1953 kiel profesoro.

Ankaŭ, li estas rekompencita por sia talento okaze de desegnokonkurso, organizita de la eldonoj La Procure en Namur. Marcel MARLIER tiam komencas kunlaboron kun tiu eldonisto dum 25 jaroj. Li ilustras plurajn pedagogiajn verkojn, kies «Le Livre unique du français», «Je lis avec Michel et Nicole», «Je calcule avec Michel et Nicole».

Jam en 1951, la eldonisto Casterman proponas al Marcel MARLIER kunlaboron por la ilustrado de verkoj por la junularo. Tiamaniere, ke li ilustras kelkajn librojn de Alexandre DUMASLes croisières aventureuses du capitaine Pamphile», 1951), de la Comtesse de SÉGURLe petit de Crac», 1953 kaj «Un jour de bonheur», 1960) aŭ de Jeanne-Marie LEPRINCE DE BEAUMONTLa belle et la bête», 1973). Plie, li partoprenas en la Collection Farandole, serio por infanoj.

En 1954, Marcel MARLIER komencas sian serion «Martine», kun tekstoj de Gilbert DELAHAYE. Ĉiu libro de la juna heroino prezentas diferencan aktivecon: tiel, Martine iras al la marbordon, al la monton, al la farmdomon, al la cirkon, al la zooparkon, ktp. Post la morto de la scenaristo en 1997, la serio postvivas dankʼal lia filo Jean-Louis MARLIER, kiu daŭrigas la redaktadon de la rakontoj. Ekde sia kreo, la serio enhavas 60 titolojn kaj proksimume 100 milionojn da ekzempleroj tra la mondo. Fine, tiuj rakontoj estas tradukitaj en 35 lingvoj, kiuj kelkfoje necesas aliajn antaŭnomojn: Anita, Debbie, Maja, Marika, Mary, Steffi, Tiny, interalie.

En la jaroj 1960, li realigas akvarelojn por la romanoj de Pearl BUCK. Intertempe, li ilustras diversajn tekstojn de Lucienne ERVILLEFollet le petit chat») kaj de Jeanne DETHISEL’oie Eugénie», «Snif-Lapin», «Cotcodac», «Pousemin» kaj «Pic-Pique le hérisson»). Ankoraŭ estas kunlaboro inter Gilbert DELAHAYE kaj Marcel MARLIER por la libroj «La petite chèvre turbulente» (1964) kaj «Picolo, le poussin curieux» (1966).

En 1969, ĉiam ĉe la eldonisto Casterman, Marcel MARLIER kreas «Jean-Lou et Sophie». Verdire, la serio enhavas 12 titolojn, kies li estas samtempe la aŭtoro kaj la ilustristo. Kiel en «Martine», ĉiu libro de la junaj geherooj prezentas diferencan aktivecon: tiel, «Jean-Lou et Sophie à la campagne», «Jean-Lou et Sophie au jardin», «Jean-Lou et Sophie découvrent la mer», ...

En 2004, por honori Martine, statuo estas starigita en Tournai per la Club Richelieu. Okaze de la 80a naskotago de Marcel MARLIER, la urbo organizas – inter la 1a de Novembro 2010 kaj la 9a de Januaro 2011 – diversajn aktivecojn pri la universo de la juna heroino. Bedaŭrinde, li estas enhospitaligita pro kancero, kaj ne povas ĉeesti ĉiujn festojn…