Les Serres Royales

Belga loko, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Les Serres Royales.
• Prononco: [ʼlɛ ʼsɛr rwaʼjal].
• Adreso: avenue du Parc Royal, 1020 Laeken.


Les Serres Royales konsistas en diversaj konstruaĵoj, faritaj de glaso kaj metalo de la arkitekto Alphonse BALAT, kiuj situas en la parko de la Château Royal de Laeken. Ili estas starigitaj sur la iniciato de la reĝo Léopold II. Fine ili estas gravaj monumentoj de la XIXa Jarcento en Belgio.